Lipki

urbo en Rusio

Lipki (ruse Липки) estas urbo en Kirejevska distrikto, Tula provinco, Rusio. Ĝi situas 23 km sud-oriente de fervoja stacio Ŝĉjokino kaj 38 km sude de la urbo Tulo. En 2021 en la urbo loĝis 8 325 homoj. Urbajn rajtojn la loĝloko havas ekde 1955.

Lipki
urbo • administra dividaĵo de Rusio
Administrado
Lando  Rusio
Provinco Tula provinco
Distrikto Kirejevska distrikto
Poŝtkodo 238136
Demografio
Loĝantaro 8 541  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 53° 57′ N, 37° 42′ O (mapo)53.9537.7Koordinatoj: 53° 57′ N, 37° 42′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Lipki (Rusio)
Lipki (Rusio)
DEC
Lipki
Lipki
Situo de Lipki

Map

vdr

La urbo ricevis sian nomon reference al tilioj kaj laŭvorte ĝi signifas tilietoj.

De la fino de la 1940-aj jaroj ĝis 1991 en la urbo funkciis karbominejoj, kio grave influis lokan ekonomion kaj infrastrukturon.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.