Lisja kreko (ruse Лисья Бухта) estas golfeto de la Nigra Maro ĉe la surorientaj bordoj de la Krimea duoninsulo inter la montaj masivoj Meganomo kaj Karadago. La kreko estas populara Krimea loko por "neorganizita" ripozado kaj ankaŭ fama ripozejo de diversaj naturistoj, hipioj ks.

Lisja kreko (Krimeo)
Lisja kreko (Krimeo)
DMS

La longo de la kreko estas ĉ. 4-5 kilometroj. Ĝi estas relative sovaĝa loko sen ajnaj konstruaĵoj, vendejoj kaj eĉ sen asfaltitaj vojoj. La bordoj preskaŭ ne havas iujn kreskaĵojn, la deklivoj de la kreko estas relative krutaj, formitaj plejparte de vulkan-devena argilo.

Super la kreko dominas la monto-kresto Eĉkidago (ruse Эчки-Даг, el la krime-tatara lingvo la nomo signifas "Kaprina monto").

Lastatempe pro populareco la kreko iĝas ĉiam pli kaj pli malpura, tamen ĝi daŭre allogas multajn vizitantojn. Plej facilas atingi la krekon el la urbotipa loĝloko Ŝĉebetovko; ekzistas la vojo ankaŭ el la loĝloko Kurortno.

Fotoj redakti

 
Vidaĵo de la monto Eĉkidago el la kreko
 
La tendoj sur la bordo de la Lisja kreko