Literismo

poeta movado

La literismo, ankaŭ konata sub la nomo hurrufiyoun, hiper-kreatismohiper-novismo por pli bone difini ĉi tiun movadon, kiu ne reduktiĝeblas sole al litera poezio[1], estis origine avangarda artomovado, poste plurkultura movado, naskita en 1945 kun la alveno en Francio de ĝia fondinto Isidore Isou Goldstein. Ĝi rigardas sin la heredinto de Dada kaj de la superrealismo[2]. Ĝi asertis uzi esprimformon bazitan sur "la detruo de la parolo profite al la litero", kaj sian konfidon pri la revolucia potencialo de la junularo.

En la literisma movado, oni povas distingi du grupojn ; tiu ĉirkaŭ Isidore ISOU kaj la "deorigina" literismo ekde 1946, kaj tiu reprezentata de la grupo "Literista Internacio" aktiva de 1952 ĝis 1957 ĉirkaŭ Guy Debord. Tiu ĉi, tre kritikema pri la unua, pliradikaliĝis pograde sian sintenon kaj poste fondis kun aliaj grupoj kiel Situaciista Internacio. Krom Isidore Isou estas ankaŭ aliaj literismaj artistoj kiel Alain Satié, Maurice Lemaître, Gabriel Pomerand, Jacques Spacagna, Gil Wolman.

Leteristoj unue donis la nomon "metagrafio", poste "hipergrafio"[3], al sia sintezo de la skribo kaj la vidaj artoj. Hipergrafio, kreita en 1950, unue disvolviĝis en la romano[4], proponante prozon kie la tradicia skribo en la latina alfabeto pligrandiĝas per aro de aliaj signoj. Tiel, la teksto estis kompletigita per ĉiaspecaj elementoj kiel desegnado, fotado, diagramoj, signoj de aliaj kulturoj (ideogramoj, arabaj aŭ hebreaj alfabetoj, hieroglifoj), nombroj, muzikaj notoj aŭ eĉ kodigitaj alfabetoj kiel Morsa kodoBrajlo, piktogramoj ...

Isidore ISOU kaj la literisma poezio redakti

La fondinto kaj ĉefa figuro de la literismo estas juna rumana judo rifuĝinta al Parizo tuj post la 2-a Mondmilito, nome Isidore GOLDSTEIN (plumnome : ISOU). Li elpensis la literismon en 1943, kiam li estis nur 17-jara.

Helpe de Gabriel Pomerand, kiun li renkontis en la franca ĉefurbo, ISOU grupigis junajn ribelemajn artistojn kun la intenco repreni la eksperimentojn de la dadaismo kaj superrealismo. Tie, kie la dadaistoj detruis la logikon kunmetante vortojn sen ŝajna rilato, la literistoj volis detrui la signifon en la vorto, kaj krei poezion per la sola sonoreco de la literoj (inspirite de la fonetika poezio de Kurt Schwitters).

Jen ekzemplaj versoj de ISOU (1944) :

Noau havignon oh nivaî
Hanlé ! hao déda dela houpe
Youss dassayan sastueŭ syoupe
Le slo lo slo édiha edihaî

Krom la poezio, la literistoj ankaŭ aplikis siajn ideojn en pentrado, muziko kaj filmofarado.

La "tumulto de la junularo" redakti

"Ni pensas, ke la junularo posedas en formo ankoraŭ latenta la revolucian forton de la socio", asertis iu literisto. Tiu ribelemo esprimiĝis jam komence de la movado per skandalo : la 21an de januaro 1946, ISOU kaj kelkaj sekvantoj tumultas dum la unua prezento de teatraĵo de Tristan Tzara. En 1949, la polico arestas ISOUn pro "atenco kontraŭ la bonaj moroj", konsekvence de la publikigo de lia libro titolita Isou aŭ la mekaniko de la virinoj. Samjare, ĝi malpermesas publikan prelegon de G. Pomerand titolita Objektivaj konsideroj pri samseksamo.

Sed la plej efika skandalo restas tiu de la katedralo Nostradamo de Parizo, la paskotagon de 1950. Unu el la literistoj, vestita kaj hartondita kiel monako, sukcesis supreniri en la katedron dum la meso por deklami tekston akre ateisman kaj kontraŭkatolikan. Tiufoje, la polico intervenis... por savi la literistojn el la kolera amaso.

La literismaj filmoj redakti

En 1951, dum la kinofestivalo de Cannes, estis prezentita Traité de bave et d'éternité (Traktaĵo de bavo kaj de eterneco, la unua literista filmo de Isidore ISOU. Li uzis teknikon, kiun li nomas "disskrapa muntado" (montage discrépant) : la sonbendo estas sen ŝajna rilato kun la bildoj, unu ne kongruas kun la alia. Baldaŭ sekvos aliaj skandalaj filmoj : La filmo jam komenciĝis de Maurice LEMAÎTRE, La Antikoncepto de Gil WOLMAN, Tamburoj de la Unua Juĝo de François DUFRÊNE—filmo sen pelikulo, nek kamerao, nek projekciilo, nek ekrano sed ja kun aktoroj. Krom la "disskrapa muntado", la literistoj uzas interalie pelikulgratadon, reuzadon de fotoj aŭ filmeroj, projekcion sur malebena surfaco.

En 1952, juna literisto prezentis filmon titolitan Hurloj favore al Sade, tiel skandala ke la spektantoj tumultas kaj interrompas la projekcion. Ĝi estas senbilda kaj dum longa parto sensona. La aŭtoro, Guy Debord, jam kunigis ĉirkaŭ li grupeton, kiu konsideras sin la maldekstra flanko de la literismo: Literista Internacio.

Referencoj redakti

  1. (fr) La Créatique ou la Novatique, libro verkita de Isidore Isou inter 1941 kaj 1976
  2. (fr) Isidore Isou, Alain Satié, Gérard Bermond, La peinture lettriste, Eld. Jean-Paul Rocher, 2000
  3. Noto: Ekde 1953/1954 uzata por indiki ke hipergrafio celas la larĝigon de la skribado pere de ĉiuj eblaj skribaĵoj.
  4. (fr) Isisdore Isou, Essai sur la définition, l'évolution et le bouleversement total de la prose et du roman, Aux Escaliers de Lausanne, 1950. Al tiun eseo sekvas Les Journaux des Dieux, unua hipergrafia romano en la historio, en kiu certaj vortoj estas anstataŭigitaj de desegnoj, aldone al Brajlo-signoj aŭ signoj de muzikpartituroj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti