Litorino
La litorino (Littorina littorea) estas en la maro vivanta brankoheliko kun operkulo.
Litorino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Littorina_littorea
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝi havas tre fortan rondigitan konusforman konkon kun pinta supro. La alto de la konko egalas aŭ estas pli granda ol la larĝo.
La alto de la konko estas ĝis 40 mm, tamen plejofte pli malgranda (proksimume ĝis 24 mm). La larĝo de la konko estas ĝis 35 mm, tamen plejofte pli malgranda (proksimume ĝis 22 mm).
Ĝi estas manĝebla kaj en multaj landoj oni konsideras ĝin kiel bongustaĵo, la heliko estas boligita, eventuale kun spicherboj, kaj per kurbigita pinglo aŭ dentopikilo prenita el la konko. La gusto iomete similas al kokaĵo.
Eksteraj ligiloj
redakti- nederlande SoortenBank.nl Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine priskribo kaj bildoj de la Litorino (Littorina littorea)
- angle MarBEF Datuma Sistemo: Littorina littorea