Llívia (hispane Llivia) estas enklavo de Hispanio en Francio. Ĝi estas kataluna municipo situanta je 153 kilometroj norde de ĝia provinca ĉefurbo Ĝirono, tute ĉirkaŭata de franca teritorio kiel rezulto de la Traktato de la Pireneoj en 1659 kie Hispanio cedis al Francio 33 vilaĝojn de la komarkoj de Vallespir, Capcir, Conflent, Rusiljono kaj Alta Cerdanya kiuj hodiaŭ formas, kune kun Fenolleda, la francan departementon de la Pyrénées-Orientales (Orientaj Pirineoj), ankaŭ konata kiel Nord-Katalunio.
Preĝejo de Nia Sinjorino de la Anĝeloj de Llívia
Post la Hispana Enlanda Milito, la ebleco estis levita ke la enklavo estus sub Respublika regado, sed tiu ebleco ne realiĝis.
Ĝia enloĝantaro en 2007 estis 1.388 loĝantoj, disigitaj en teritorio de 12,83 km². Llívia apartenas al la jurisdikcio de Puigcerdà (Baixa Cerdanya). La lingvoj parolataj en la regiono estas la kataluna kaj la hispana lingvoj; kaj iom malpli la franca.