Lockport (Nov-Jorkio)

urbo en orienta Usono

Lockport estas urbo (city) kaj ĉirkaŭ ĝi samnoma antaŭurba urbeto (town) en orienta Usono. Ĝi apartenas al la subŝtato Nov-Jorkio kaj estas la administra centro de la ĉirkaŭa kantono Niagara. Laŭ la stato de la censo 2020 en la loĝloko vivis 20 876 loĝantoj sur areo de 21,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 954 loĝantoj/km².

Lockport
urbo de Usono • urbo en Nov-Jorkio
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Kantono Niagara
Poŝtkodo 14094–14095 • 14094
Telefonkodo 716
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 876  (2020) [+]
Loĝdenso 954 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 10′ N, 78° 41′ U (mapo)43.1697-78.6911Koordinatoj: 43° 10′ N, 78° 41′ U (mapo) [+]
Alto 187 m [+]
Areo 21,87 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Lockport (New York)
Lockport (New York)
DEC
Lockport
Lockport
Situo de Lockport (Nov-Jorkio) en Nov-Jorkio
Lockport (Usono)
Lockport (Usono)
DEC
Lockport
Lockport
Situo de Lockport (Nov-Jorkio) en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lockport, New York [+]
vdr

La kantona nomo jam aludas, ke parto de la kantono estas la Niagara Akvofalaro, inter la du grandaj lagoj - la Eria sudokcidente kaj la Ontaria nordoriente - en la okcidento de Nov-Jorkio apud Kanado. Tie 150 milionoj litroj da akvo falas ĉiusekunde (150.000 m3/s) en la Niagaran kanjonon, kaj generas multan elektran potencon, eĉ por la malproksima Novjorko mem. La urba nomo, kiu en Esperanto signifus "kluza haveno", venas de la kluzoj numero 34 kaj 35 de la kanalo Erie ene de la urbo, kiuj estis konstruitaj por permesi al kanalbarĝoj transpasi la 18-metran aŭ 60-futan altecodiferencon de la Niagara Deklivo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la kantona juĝejo en Lockport