Logoreo (el greka lingvo: logorrhō) estas mensa malsano, kiu kaŭzas malsanecan babilemon, multparolemon kaj rapidan muelparoladon. Ĝi estas komune konata kiel "vorta diareo".

Persono, kiu suferas logoreon, sentas bezonon senĉese paroli, senĉese ĝeni preterpasantojn per lavango da informoj pri ĉio ajn imagebla (pri la kolegoj, pri informoj el televido, gazetaro ktp.), sed ofte temas pri homo hiperaktiva, kiu vere interesiĝas pri multaj aferoj, volas ĉion lerni, studi, kompreni. Do ĝi havas ankaŭ sian pozitivan flankon.

Vidu ankaŭ redakti