Taĥilalio

La taĥilalio estas eraro de la fluenco de la parolo. Ĝi estas parenca al balbutado. Ĝiaj simptomoj estas la hasta spirado, la rapida parolado, elfalado de parolsonoj kaj silaboj. Ĝin karakterizas la neakurata eldiro, la monotona aŭ ripetita parolmelodio kaj akcento, kaj la neagala mezuro de la ritmo de la parolado. La hasto, la disgramatismo, la eraroj de la fleksioj kaj la frazkonstruado kaj la malriĉa vortostoko aperas ankaŭ en la legado kaj skribado.

Tiuj malhelpas la konstruadon de tekstoj kune kun la perturboj de la memoro, de la verbala atendo, kaj de la pripensado de la temo. Ankaŭ la grandaj movoj estas hastaj, rapidaj kaj neatenditaj. La taĥilaliuloj estas kutime amikantaj, malfermitaj, sensitivaj, komprenitivaj, sed ankaŭ surfecaj, maltrankvilaj kaj incitiĝemaj. Ofte ili havas bonan intelekton, kaj estas bonaj en matematiko, ĥemio kaj fiziko.

Laŭ definicio de Fluency Disorders Division of the American Speech-Language Hearing Association: Taĥilalio estas perturbo de fluenco de parolo, kiun karakterizas rapida aŭ neregula ritmo, troaj stagatoj, kaj ofte aliaj lingvaj kaj fonologaj eraroj, deficitoj.[1]

Laŭ Sick (1999) ĝi manifestas en akumulado de fonetikaj anomalioj, kiel malestantaj aŭ distorditaj parolsonoj kaj silaboj, kiuj povas fari frazojn komplete neinteligebaj per rapida paroltempo. Ofte silaboj, parolsonoj kaj vortoj stumblas, kaj propozicioj igas ripetitaj.

Ĝi estas rara relative al la balbutado, kaj oni konas ĝin nur iomete. En 2007 en Razlog, Bulgario la taĥilaliuloj kaj fakuloj fondis la internacian taĥilalian asocion, kiu volas la paroleraron pli bone ekkoni.

HistorioRedakti

Battaros estis konata Libia monarko, kiu parolis tre rapide kaj vagante; do oni nomis tiun malkapablon laŭ li. En 1960aj jaroj oni nomis ĝin mallonge tachyphemia, kiu signifikas rapidan parolon. Ankaŭ la vorto taĥilalio signifikas tiun, sed tiu ne estas akurata, ĉar mem la rapida parolo ne estas taĥilalio.

Oni esploris taĥilalion ĉefe en Eŭropo, en Ameriko oni ne esploris ĝin inter 1930 kaj 1980. Ekde tiu ĝi igis rapide populara temo. La unua konferenco estis en 2007, Bulgario. La pli ol 60 partoprenantoj venis el 18 landoj. Taĥilaliuloj kaj logopedoj igis la internacia International Cluttering Association, kiu volas helpi per multaj iloj al taĥilaliuloj.[2]

KaŭzojRedakti

La taĥilalio havas genetikajn faktorojn, aŭ estas kaŭzita de la anomalio de la centra nerva sistemo. Ĝi igas pleje en familioj, en kiuj estas troveblaj multspecaj paroleraroj severe aŭ milde.[3] La genetika faktoro estas pli forta ĉe knaboj ol knabinoj.[4] La taĥilalio povas esti severa aŭ milda.

La plej konata simptomo estas rapida paroltempo, sed tiu ne estas la plej severa. La ulo ellasas parolsonojn kaj silabojn, neakurate formas ilin, kiu distordas la parolon. Oni ofte povas aŭdi monotonecon, kiu havas organan kialon. Per EEG oni povas rekoni distingvon inter lezio de krusto kaj cerba trunko.

Laŭ esploroj taĥilalio igas el denaska parolmalforto, kiu eligas malfrua parolevoluon, kiu estas bazo de taĥilalio. Iuj esploristoj trovis ligon kun maldekstramanceo, sed ne povis demonstri tiun. Maldekstramaneco estas tre ofta ĉe taĥilaliuloj. Laŭ iuj esploristoj la kialo estas aŭdado, ĉar parolmalforto kaj bonaj musikaj kapabloj estas ekskludaj. Taĥilaliuloj ofte ne havas muzikanaŭdadon, kaj ne povas ripeti eĉ mallongan melodion.[3] La taĥilalio ne estas psika problemo, sed malĝustaj familiaj kaj sociaj problemoj povas severigi ĝin.[4]

SimptomojRedakti

Simptomoj povas igi kaj en semantiko kaj en pragmatiko. Taĥilaliuloj havas evidentan komunikan konduton: ili ofte ne povis formi bone ilian diron, parolar tre longe kaj malfacile inteligeble.[4] La parolo ne estas kontinua, kaj oni malbone povas inteligi la diron. Kun rapida parolo venas stakatoj, tro mallongaj aŭ tro longaj paŭzoj, ripeto de vortoj kaj nefinitaj vortoj.[5] La ulo ofte ripetas finojn.[6] Karaktera estas malpreciza parolo, ofte sonoj, precipe l kaj r estas distorditaj, kaj monotona parolo, kiu komenciĝas laŭte kaj ofte finiĝas mallaŭte, eĉ flustre.[7] Komenco de vortoj estas stakataj kaj rapidaj, frazoj ofte estas erara. La ulo ne povas bone strukturi lian diron, do aŭdantoj havas problemojn kompreni la diron.[4] Akompanaj estas ellaso, distordado kaj anstataŭigado de sonoj kaj silaboj. Taĥilaliuloj mem ne rekonas la plej simptomojn,[7] nur ili scias, ke ili parolas rapide. Se oni demandas ilin paroli pli malrapide aŭ atendi ilan parolon. Ne estas spasmoj dum parolo, kaj ne estas akompanaj simptomoj en konduto. Simptomoj povas manifestiĝi dum legado kaj skribado, ĝi povas kaŭzi lernajn problemojn kaj malzorga skribado. Akompanaj povas esti hiperaktiveco, facila distrado, limita atendo kaj problemoj de aŭda prilaborado.[5] La malfacile komprenebla parolo povas okazi socialajn problemojn.[7]

RekonadoRedakti

Oni pleje rekonas taĥilalion kiel balbutadon, ĉar oni konas taĥilalion pri rapideco de parolo, kaj ne pri stakatoj, kiuj estas atribuitaj al balbutado. Do la ĉirkaŭaĵo ofte parolas pri balbutado, pleje se la taĥilaliulo estas nervoza kaj li parolas simile al balbutulo. Ankaŭ la taĥilaliulo erare pensas, ke li balbutas.

Ambaŭ perturboj de fluenco de parolo ĉesigas fluencon de parolo, sed alie. Balbutuloj povas pensi kohere, kaj havas problemojn eldiri iliajn pensojn. Kontraŭe taĥilaliuloj ne havas problemojn kun esprimado, eldiri kiun ili pensas, sed dum parolado igas iliaj pensoj malordigitaj kaj ekstertemaj. Kontraŭ de balbutado, taĥilaliuloj povas limigite helpi mem per aliaj komunikmodoj, per skribado kaj per maŝinskribo, ĉar taĥilalio ne estas nur prononca problemo, sed ankaŭ perturbo de ekspreso de pensoj.[8] Ili montras malmultan stampadon kaj kunmovojn, kiuj estas karakteraj al balbutado. Taĥilalio kaj balbutado estas du memstaraj problemoj, sed ili povas kombinigi. En pura taĥilalio ne estas blokadoj dum parolado, kaj streĉadoj.[4] En pura balbutado, ne estas malestantaj sonoj aŭ silaboj kaj kuntiroj, tipaj al taĥilalio.

Oni ankaŭ povas konfuzi taĥilalion kaj atentomanka-hiperaktiva perturbon. Taĥilalio ofte estas kompanita kun disleksiodisgrafio. Antaŭ de terapio devas logopediisto rekoni taĥilalion akurate, kiu bezonas du- ol multfoja renkonton. Tiu povas bezoni ankaŭ helpon de aliaj fakuloj, pedagogo, aliaj kuracpedagogoj, psiĥologo, psiĥiatro, kuracisto de infano, kaj neŭropsiĥologo. Ili ankaŭ bezonas anamneson de la infano, precipe pri lingva evoluo; ĝi devas enhavi priskribon de evoluo de komunikado kaj lingvaj kapabloj.[5] La logopedia ekzameno devas ekzameni fluencon de parolo, kaj eblaj akompanaj anomalioj, kiel oralaj-motoraj kapabloj, prononcaj problemoj, sociaj problemoj. Se la taĥilaliulo lernas, oni devas fari kun li ankaŭ ĝeneralan lernan teston, kaj teston pri inteligenco. La diagnozo devas enhavi, ĉu estas taĥilalio, kaj kiuj akompanaj anomalioj estas troveblaj.[9]

KorektadoRedakti

La korekcio okupiĝas ne nur pri la paroleraro, sed ankaŭ pri la karaktero. Unue solvas la konektajn problemojn, kaj poste iras al la parolado. Centrala estas trovi la bonan rapidon de la parolo, kaj la lernado uzi paŭzojn. Krome la taĥilaliulo devas ekzerci la elparolon kaj la akcenton. Se li havas ankaŭ alian paroleraron, ankaŭ tiu estas korektenda. Kune kun la logopediisto li devas okupiĝi ankaŭ pri la lingvaj simptomoj.

Se la kialoj ne estas estingeblaj, oni povas limigite aŭ nur tempore korekti taĥilalion. Ne estas metodo, kiu povas ĉesigi ĉiun kialojn kaj simptomojn. Oni devas adapti la terapion al la kliento, sed kial oni havas komence malmultajn datojn, tiu ne estas simpla. Estas multa strategioj, kiuj povas esti bonaj por iuj. Al tiu apartenas evoluo de parolo, lingvo kaj aliaj kapabloj, kiuj helpas la taĥilaliulon uzi pli efektivajn strategiojn por komuniki. La fakuloj elektis iujn celojn kaj principojn, kiuj estas: malrapidigi paroltempon; pli intensa mematendo; pura artikulado; konscia gramatiko; interago kun aŭdantoj; alpropriĝo de natura parolo.

Malrapidigi la paroltemponRedakti

Malrapidigi la paroltempon povas helpi mildigi simptomojn de taĥilalio. Ĝi estas ne ĉiam tial facila, kiel oni pensas. Logopediisto devas alarmi la klienton, ke li povas pli malfacile malrapidigi, ol averaĝa persono. Tiu estas la unua strategio, kaj la logopediisto devas serĉi alian strategion, kiu povas esti pli efika. Estas uloj, al kiuj tiu ne helpas, eĉ malhelpas. Se emocioj fortas, paroltempo aŭtomate rapidiĝas.

Pli intensa mematendoRedakti

Taĥilaliuloj ofte devas mematendi ilian parolon. Ofte ili ne volas aŭ ne povas atebdi kaj pensi pri ritmo de ilia parolo, ĉefe sen reakcioj kaj dum spontana parolo. Ĉiu teĥniko bezonas pli intensan mematendon. Komence logopediistoj povas atendi kaj atenti. Ankaŭ prokrastinita aŭda retrokuplo povas helpi. Rapidaj segmentoj de parolo povas esti ankaŭ projekciitaj per imagfarantaj metodoj, do la kliento povas kaj aŭdi kaj vidi lian taĥilalion. Oni povas igi la tempon al normala paroltempo, do la kliento povas ekzerci normalan paroltempon per ripetado. Ili povas analizi videojn por trovi momentoj, en kiuj mematendo estis forviŝita. Oni povas elekti la plej bonajn, la plej malbonajn kaj malbonajn partojn. Tiuj povas helpi plibonigi teĥnikon.

Pura artikuladoRedakti

La pli intensa mematendo mem ofte plibonigas parolon kaj faras ĝin pli komprenebla. Oni povas ankaŭ plibonigi artikuladon, sistemaj distordoj kaj ellasoj povas esti plibonigitaj per tradiciaj metodoj. Tiuj devas esti igitaj en normala parolo. Por ekvilibro la kliento devas ekzerci tekstojn.

GramatikoRedakti

Ofte ankaŭ estas problemojn kun gramatiko. Oni povas rekonstrui ĝin per frazoj, kiuj estas konstruitaj en fazoj. Ankaŭ kurtaj tekstoj povas esti simile konstruitaj. Oni povas doni logikajn desegnaĵojn por konstrui proprajn pensaĵojn logike kaj laŭ gramatiko.

InteragoRedakti

Taĥilaliluoj ofte bezonas prepari al interagoj kun aŭdantoj. Ili devas lerni konversacii, kaj ke ankaŭ ili devas aŭdi aliulojn. Ili lernas iom pri neverbala komunikado, kaj kontroli ĉu ili estis kompreneblaj.

Paroli natureRedakti

Proporcioj tro rapidaj aŭ neregularaj, tro malrapidaj aŭ senmelodiaj ne estas naturaj dum parolo. Oni povas atenti la taĥilaliulon por tiuj eraroj. Estas klinikaj iloj kiuj imitas la parolon de kliento, kaj helpas ŝanĝi tonon por pli natura parolo.[10]

Terapio de Ulrike Sick okupiĝas pri evolvo de atendo, prozodio, evolvo de aŭdado, teĥniko de spirado, evolvo de tono, paŭsoj, parolritmo, deficitoj de pragmatiko kaj komunikado, kaj karaktero, kiu enhavas finigadon pri negativa sinteno.[11]

Kiun povas la ĉirkaŭaĵo fariRedakti

Pleje taĥilaliuloj mem ne rekonas ilian paroleraron, sed familio, parencaro, gefratoj, kolegoj rekonas tiun. Se taĥilaliulo mem ne konas pri lia paroleraro, neniu terapio povas helpi al li.[12] Logopediisto devas labori kun aliaj fakuloj. Per (alternativaj) demandoj oni povas decidi, kiun la taĥilaliulo volis diri, ankaŭ se parolis nekompreneble. Oni povas regvidi la infanon en komenca temo. La taĥilalio povas kaŭzi problemojn en lernejo, kiuj estas solveblaj per terapio de taĥilalio.[4]

InfanojRedakti

Krom de la logopediista helpo oni faras bone, se:

  • Ne atentigas la infanon pri sia paroleraro
  • Ne korektas, ne interrompas, ne ripetigas, kiun la infano diris
  • Ne faras tiel, ke li ne inteligas la infanon
  • Estas pacienca al la infano
  • Ne igas la infanon aktori, se li ne volas
  • Ne lacigas lin tre
  • Se la infano estas laca, ne igas lin paroli
  • Enigas lin en tempopasigiloj, kiuj tre pretendas la uzadon de la lingvon: kanti, rakonti, aŭ ludi pupon
  • Parolas kviete, mallaŭte, melodie
  • Faras la medion sekuran

AdultojRedakti

La taĥilalio estas korektebla ankaŭ en adultaĝo, kiu ankaŭ kontribuas al la kariero.

Komence la logopediisto kaj la disĉiplo okupiĝas pri la parolteĥniko. La celo estas la korektado de la spirado kaj de la artikulacio, kaj la plibonigado de la ritmo, akcento, kaj intonacio. La kapacito de la spirado estas grandigita per tekstoj, kiuj estas pli longaj kaj longaj. Ili analizas la laŭte legondaj tekstojn, kaj la disĉiplo devas nur ĉe la markoj enspiri.

Ili observas la spiradon, la partigadon de la aero, la kunordigon de la spirado kaj la paroladon, kaj la movadon de la diafragmo. Ne estas indiferenta, kiel grandan kaj kie enspiras, kiam enhavas la aeron, kaj plene elspiras la disĉiplo. Gravas ankaŭ, ke kiel kaj kie li elspiras, aŭ tuj enspiras, kiam li elspiris.

La tre oftaj problemoj:

  • Superfaca spirado, la subjekto enspiris malmultan aeron
  • La elspirado ne estas kompletita; li ne uzas la tutan aeron post la enspirado
  • La movigado de la diafragmo ne alkutimigas kun la ritmo de la spirado; la abdomeno ne superigas enspire, kaj ne subigas elspire
  • Li spiras ore, kiam li ne moviĝas tre
  • La aero estas malŝparita; tiu kurtigas la parolon per unu spirado
  • Li ne planas, kiam li enspiri devas. Li enspiras, kiam li tute elspiris

Post la spirekzercoj ili komencas la voxcekzercoj. Ili kontribuas al klaraj vokaloj, kaj klara buŝmimiko. Pro tio ili uzas tekstoj, en kiuj la aktuala vokalo abundas. Se la lingvo enhavas longajn kaj mallongajn vokalojn, ankaŭ la longeco estas ekzercata per vortoparoj.

Por la ritmoekzercoj la disĉiplo kolektas longajn, malfacile elparoleblajn vortojn el la sia profesio, kiuj povas esti iaj. La kolektitaj vortoj estas ritmisitaj en multa manieroj. La vortoj estas grupigitaj laŭ ilia ritmo. Komence la logopediisto antaŭdiras ilin, poste diras ilin kun la disĉiplo.

Ili ekzercas la akcenton per pli longaj tekstoj. Ili markas la plej gravajn vortojn, priparolas kaj provas, kiel la disĉiplo la tekstojn bele proklami povas. Pliofte ili komencas tiujn ekzercojn per kalkulado; poste ili uzas multispecajn tekstojn, poemojn, anekdotojn kaj ŝercojn, kaj ekzercadas la spiradon, la artikulacion, la akcenton, kaj la paŭzojn. Tiu faras la disĉiplon memfidema, sed la lingva evolvado faras lin pli kuraĝa por paroli. Ili ekzercas la formuladon de la frazoj, larĝigas la vortostokon per reformulado de frazoj kaj kurtaj tekstoj. Ili ankaŭ atentas la efikon de la aliigoj. Ilis faras la vortostokon aktiva per kolektado de vortoj.

Ili plilongigas aŭ kurtas tekstojn, kaj varias ĝian stilon, ekzemple faras bulvardon el oficiala teksto, aŭ oficialan tekston el anekdoto.

La taĥilaliuloj ofte havas problemojn ankaŭ pri la formulado de la tekstoj, do ili ankaŭ ekzercas tion. Ili konsciigas la formuladon per lingvaj ludoj, kiuj ludas per pli longaj tekstoj, kiujn ili plibonigas, kaj reformadas, eksplikas aŭ inversigas.

Tiuj ekzercoj ankaŭ helpas aranĝi la pensojn, kiu estas helpo ankaŭ en la vivo.

Krom la parolo kaj pensado ili evovigas ankaŭ la personecon, kiu enhavas tiujn, se ili estas evolvandaj: memkonado, difino de celoj, aranĝado laŭ graveco, planado, analizo, fari horaron kaj strategio de forgesemeco.

FontojRedakti

  • http://hadaras.weebly.com Orsolya Hetényi pri la korektado de la taĥilalio
  • http://www.beszedjavitas.hu/repository/2045.doc
  • Iven, Claudia: Poltern. In: Grohnfeldt, M. (Hrsg.): Lehrbuch der Sprachbeilpädagogik und Logopädie. Band 2: Erscheinungsformen und Störungsbilder. Stuttgart: Kohlhammer, S. 173-182.
  • Sick, Ulrike: Poltern. Theoretische Grundlagen, Diagnostik, Therapie, Verlag Thieme 2004.
  • Coblenzer, Horst; Muhar, Franz: Atem und Stimme. Anleitung zum guten Sprechen, Verlag öbv/hpt.
  • Schönmackers, Susanne: Entspannungsverfahren in der Sprachtherapie mit polternden Kindern, Verlag Ernst Reinhardt 2002.
  • Cluttering, Some Guidelines: Stuttering Foundation of America

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hadarás en la hungara Vikipedio.

  1. "https://blog.asha.org/2013/08/20/distinguishing-cluttering-from-stuttering/", Leader Live — Happening now in the speech-language-hearing world, 2013-08-20. Kontrolita 2018-05-31. (en-US)
  2. International Cluttering Association (ICA). associations.missouristate.edu. Alirita 2018-05-31.
  3. 3,0 3,1 Beszédzavarok 3. A hadarásról | Sulinet Hírmagazin. hirmagazin.sulinet.hu. Alirita 2018-05-31.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 http://www.jugend-infoseite-stottern.de/Poltern-flyer.pdf
  5. 5,0 5,1 5,2 https://www.stutteringhelp.org/sites/default/files/Migrate/0065c.pdf
  6. "Distinguishing Cluttering from Stuttering - Leader Live — Happening now in the speech-language-hearing world", Leader Live — Happening now in the speech-language-hearing world, 2013-08-20. Kontrolita 2018-06-04. (en-US)
  7. 7,0 7,1 7,2 Cluttering - Speech disorders - Babies and children - Speech and Language Therapy (angle). www.slt.co.uk. Alirita 2018-06-04.
  8. https://www.stutteringhelp.org/sites/default/files/Migrate/0065C.pdf
  9. Cluttering - Speech disorders - Babies and children - Speech and Language Therapy (angle). www.slt.co.uk. Alirita 2018-05-31.
  10. Louis, Kenneth O. St; Florence L. (2003-11-01). “Cluttering Updated”, The ASHA Leader (en) 8 (21), p. 4–22. doi:10.1044/leader.FTR1.08212003.4. 
  11. Poltern – logopädisches Weblexikon (germane). logopaediewiki.de. Alirita 2018-05-31.
  12. https://www.stutteringhelp.org/Portals/English/ClutteringBrochueGerman.pdf