Loja Ĝirga

(Alidirektita el Loja jirga)

Loja Ĝirga (paŝtune لویه جرگه), estas la nomo, kiun ricevas en Afganio granda asembleo, en kiu origine ĉeestis paŝtunoj, sed kiu poste inkluzivis aliajn etnajn grupojn.

Loja Ĝirga
asembleoĜirga
Lando(j) Afganio vd
vdr
Loja Ĝirga (13an de junio 2002).

La vortoj venas de la paŝtuna lingvo: loja (لویه) ‘granda’, kaj ĝirga (جرگه), ‘konsilio, kunveno aŭ asembleo’.

Inter ĝiaj ĉeestantoj estas tribestroj, politikistoj, militistoj, religiaj kaj nobelaj altranguloj, ŝtatlaboristoj, ktp. La asembleo estas kunvokata neregule, kelkfoje de la reganto. Kelkaj historiistoj diras, ke tiu tradicio estas pli ol jarmila.

Ne ekzistas tempolimo por la Loja Ĝirga, kiu daŭras ĝis alpreno kaj akcepto de la decidoj. La decidoj estas adoptitaj per interkonsento kaj ne estas balotataj. Multaj temoj povas esti traktitaj, kiel ekstera politiko, militdeklaroj, konfidi je certa reganto aŭ prezento de novaj ideoj kaj normoj.

Vidu ankaŭ redakti