Lokomotivo ČSD 310 076

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vaporlokomotivoj origine 97 kkStB estis produktataj en kelkaj lokomotivaj firmaoj en la tuta Aŭstrio-Hungario en jaroj la 1878-1913. La lokomotivoj servis ĉefe sur lokaj fervojoj, kie ĉiutage tiradis miksitajn trajnojn, kiuj konsistis el var- kaj pasaĝer-vagonoj. Ĉe ČSD (Ĉeĥoslovakaj ŝtataj fervojoj) post la jaro 1918 restis 138 tiuj lokomotivoj, nun indikitaj 310.0. Iuj el la lokomotivoj servis por trafikado ĝis la jaro 1945. Poste ilin anstataŭis tiam novaj lokomotivoj 422.0 kaj 423.0. Post la dua mondmilito ili ankaŭ longe servis por manovrado kaj ankaŭ por fabrikaj fervojoj. La lasta lokomotivo 310.0 estis nuligita en la jaro 1968. Lokomotivo 310.076 havis origine indikon 97.167 kkStB. Ĝia produktinto estis firmao  Wiener Lokomotivfabrik, Floridsdorf, kiu fabrikis ĝin en la jaro 1899 kaj longtempe staris kiel memoraĵo antaŭ stacidomo en České Budějovice, de kie estis transportita en la jaro 2009 al Fervoja muzeo Lužná u Rakovníka por renovigo.

Lokomotivo ČSD 310 076

Maksimuma rapideco estis 40 km/h, povumo 40t kaj deĵora pezo 30,0t