Lolium perenne
Lolium perenne, komune konata kiel multjara lolio, estas vegetala specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas plurjara. perenne signifas latine staŭda. Ĝi hibridiĝas facile kun Lolium multiflorum. Ĝi estas furaĝe aŭ gazone kultivata.
multjara lolio | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lolium perenne
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Lolium perenne L., 1753 | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Priskribo
redaktiĜi altas 10-90 cm[1]. La interna glumo altas malpli kiel la spiketo. La ekstera paleo ne havas ariston. La junaj folioj estas faldaj. La tigo estas glata. Ĝi estas alogama.
Parazitoj
redaktiĜiaj parazitoj Neotyphodium lolii produktas alkaloidojn : lolitremon, peraminon, ergovalinon, lolinon.
Blumeria graminis, Claviceps purpurea estas ankaŭ parazitoj de multjara lolio.
Notoj
redakti- ↑ C.E. Hubbard: Grasses. A Guide to their Structure, Identification, Uses and Distribution in the British Isles, 1992
Eksteraj ligiloj
redakti- tela botanica[rompita ligilo] france