Lolong (krokodilo)

plej granda salakva krokodilo en kaptiteco (m. en 2013)

Lolong estis la plej granda krokodilo en kaptiteco, tiel konata surloke, kiu estis kaptita en la suda insulo Mindanao, Filipinoj,[1] kaj mortis la 10-an de februaro,2013, pro pneŭmonio kaj korspira halto.[2]

Lolong

Ĝi estis ekzemplero de Mara krokodilo (Crocodylus porosus) 6,17 m longa, kaj pezis 1,075 kg, kio faris ĝin unu el la plej grandaj krokodiloj iam mezuritaj el muzelo ĝis vosto.[3][4][5][6]

En novembro 2011, aŭstralia krokodilfakulo Adam Britton de la usona Nacia Geografia Societo (angle National Geographic Society) kvietigis kaj mezuris Lolong en sia ejo kaj konfirmis ĝin kiel la plej granda krokodilo iam kaptita en la mondo.[4][1]