Londona Esperantista Junularo

Londona Esperantista Junularo estas neoficiala grupo de junaj esperantistoj kiuj loĝas en aŭ proksime de Londono, Britio, aŭ vojaĝas/vojaĝos al ĝi.

Precipa aktivado estas neregula renkontiĝado en unu drinkejo-manĝejo en Centra Londono. Tiaj kunvenoj povas okazi okaze de vizitanta alilanda aŭ aliregiona esperantisto — tiu povas peti la grupon pri laŭokaza kunveno kaj tiaj petoj ĉiam estas bonvenaj.

La komunikkanalo estas guglo-grupo (retpoŝta diskutlisto) nomata londona-junularo. Ĝia arĥivo estas publika, do eĉ tiuj kiuj ne aliĝas al ĝi, povas legi pri tio kio okazas.

Eksteraj ligiloj redakti