Loren C. Ball

Usona astronomo

Loren C. BALL (naskiĝis en 1948) estas usona amatora astronomo, emeriĝinta juvelvendisto.

Loren C. Ball
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1948 (1948-01-01) (72-jara)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj discoverer of asteroids
Information icon.svg
vdr

Li observas en sia privata Observatorio Emerald Lane (IAU-kodo 843), konstruita sur la tegmento de sia domo en Decatur (Alabamo), elde kiu, laŭ Minor Planet Center, li malkovris 107 asteroidojn inter 2000 kaj 2004[1]

Li kontraktis kun la NASA pere de la Universitato de Alabamo en Huntsville por fari sciencan popularigon por lernejaj grupoj kaj organizoj.[2]

La asteroido 16095 Lorenball[3] estas nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj (angle)
  2. Stars falling over Alabama ; el DecaturDaily.com 15-a de decembro 2012 (angle)
  3. 16095 Lorenball (1999 TA249) de JPL Small-Body Database Browser (angle)

Eksteraj ligilojRedakti