Lorenzo SCIASCIA (naskiĝinta ĉ. 1643 je Roveredo GR, mortinta en 1694 samloke) estis grizona ĉefkonstruisto kaj arĥitekto baroka.

iama paroĥuja domo de Haslach, nun privata vilao

La ĉefaj verkoj de Sciascia, kiu ĉefe aktivis en Bavarujo, estas krom la monaĥejo je Weyarn, la Osvaldo-kirko je Traunstein (1678) kaj la preĝejoj de Vachendorf (1681), Insula katedralo (Herrenchiemsee) (1684), Sankta Miĥaelo je Sachrang (1687/88), Antwort apud Bad Endorf (1687/88), la pilgrima kirko Sankta Pankracio je Karlstein apud Reichenhall (1687–1689) kaj de Sankta Egidio en Gmund (1688).

De li estas ankaŭ la kampanilo de la monaĥejoj de la franciskanoj de Berchtesgaden. En Haslach (Traunstein) li plialtigis la preĝejan turon kaj samloke vilaon kiu nomiĝas Schloß (Hochstraße 4).

Literaturo redakti

  • P. von Bomhard: "Beiträge zum Werk des Graubündner Baumeisters Lorenzo Sciasca", ĉe: Jahrbuch des Vereins für christliche Kunst 8/1974, p. 56–84.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Cesare Santi: "Sciascia, Lorenzo", ĉe: Dizionario storico della Svizzera (DSS) (tie ĉi interrete)