Los Pintanos [lospinTAnos] estas municipo de Hispanio, en la plej norda pinto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Los Pintanos
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50685
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 1° 1′ U (mapo)42.5292366-1.0219105Koordinatoj: 42° 32′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Alto 674 m [+]
Areo 79,637064 km² ( 796 3.7 064 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Los Pintanos (Provinco Zaragozo)
Los Pintanos (Provinco Zaragozo)
DEC
Los Pintanos
Los Pintanos
Situo de Los Pintanos
Los Pintanos (Hispanio)
Los Pintanos (Hispanio)
DEC
Los Pintanos
Los Pintanos
Situo de Los Pintanos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Los Pintanos [+]
vdr

Geografio redakti

 
La panoramo.

Ĝia municipa teritorio (674 msm) estas en la plej norda pinto de la komarko Cinco Villas, sude de la teritorio de kvar samprovincaj municipo de la hŭeska komarko "Jacetania". La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Ejea de los Caballeros. En la municipa teritorio estas la loĝlokoj Pintano kaj Undués-Pintano.

La municipa teritorio de Los Pintanos limas norde kun Sigüés, Artieda kaj Mianos, apartenantaj al la provinco Zaragozo kaj komarko Jacetania; oriente kun Bagüés; sude kun Longás, Lobera de Onsella kaj Isuerre; kaj okcidente kun Urriés. Tra la teritorio fluas de oriento norden la rivero Regal, kiu alfluas al la rivero Aragón en la akvorezervejo de Yesa, kaj krome estas kelkaj rojoj, kiel Porcino (aŭ Lográn), Noguero kaj Puiyó. La norda limo de la teritorio estas formata de altaĵoj de montaro Nobla (elstare Peña Nobla, de 1 076 m de altitudo, kaj Peña Musera, kun 990 m); kaj la suda limo de la montaro Sarda, kun maksimumaj altaĵoj super 1000 m.

La loĝloko Los Pintanos (674 msm) estas je 152 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sed pli proksima je nur 76 km de Pamplono. Ĝi estas komunikata per ŝoseo inter Bagüés oriente kaj kun Undués de Lerda okcidente.

Historio redakti

 
La preĝejo.
 
La gastejo.

En la municipa teritorio de Los Pintanos kaj de kelkaj proksimaj lokoj oni trovis ujojn de ceramiko de prahistorio.

La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 10-a jarcento.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Los Pintanos: oni malaltiĝis ĝis nunaj 37 loĝantoj.

Ekonomio redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado al kultura kaj rura turismo ekzemple pro la Romanika Vojo de Cinco Villas.

Vidindaĵoj redakti

Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:

  • La gotika preĝejo de la 15-a jarcento ampleksigita en la 16-a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Antono (konstruita sur antaŭromia nekropolo), en la centro de la loĝloko, rehabilitita por Interpretejo pri Arkeologio.​
  • Ermitejo de la Virgulino de Arguilaré.
  • Ermitejo de Sankta Maria Magdala.
  • Ermitejo de Sakta Sebastiano.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Cristóbal Guitart Aparicio (1994). Zaragoza. Ediciones Júcar.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj redakti