Los otros

franc-hispan-usona drama filmo de Alejandro Amenábar

Los otros (La aliuloj, (en angla: The others)) estas franc-hispan-usona drama filmo reĝisorita de Alejandro Amenábar, kaj ĉefrolulita de Nicole Kidman, Fionnula Flanagan, Christopher Eccleston, Alakina Mann kaj James Bentley. Ĝi ricevis 8 de 15 Goya-premioj al kiuj ĝi estis nomumitaj, inter kiuj plej bona sono, plej bona fotarto, plej bona reĝisorado kaj plej bona filmo. Kun Días contados (1994) kaj Celda 211 (2009), kun same 8 premioj, ĝi estas la kvara en la listo de filmoj plej premiitaj en la ceremonioj de la Goya-premioj.​

Los otros
filmo
Originala titolo The Others
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2001, 10 jan. 2002
Ĝenro suspensa filmo, psikologia horora literaturo, filma dramo, mistera filmo, gotika filmo, ghost film, suspense film, horora filmo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Alejandro Amenábar
Produktisto(j) José Luis Cuerda • Fernando Bovaira • Sunmin Park • Tom Cruise
Scenaro Alejandro Amenábar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Ĵerzejo
Muziko de Alejandro Amenábar
Rolantoj Nicole Kidman • Fionnula Flanagan • Christopher Eccleston • Elaine Cassidy • Eric Sykes • Alakina Mann • James Bentley • Renée Asherson • Michelle Fairley • Gordon Reid • Keith Allen
Produktinta firmao StudioCanal 
Miramax 
Canal+ 
Dimension Films 
Sogecine 
Las Producciones del Escorpión
Honorigoj Goya Award for Best Film • Goya Award for Best Editing • Goya Award for Best Artistic Direction • Goya Award for Best Sound • Goya Award for Best Producer • Ignotus Award for Best Audiovisual Production
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1945, fine de la Dua Mondmilito, Grace (Nicole Kidman) esperas la revenon de sia edzo, luktinto en la milito. Grace estas tre forte kredanta religie kiu loĝas en domego en la insulo Ĵerzejo en la Manika Markolo, kun siaj gefiloj Anne (Alakina Mann) kaj Nicholas (James Bentley), kiuj suferas strangan malsanon, nome fotosentemo, kiu malhelpas ilin estis en kontakto kun sunlumo.

Iam, alvenas tri personoj kandidataj al laborpostenoj: nome Bertha Mills (Fionnula Flanagan), Edmund Tuttle (Eric Sykes), kaj juna mutulino nome Lydia (Elaine Cassidy). Ĉar ili jam laboris iam en tiu domo, kaj pro neceso ke iu zorgu pri la domlaboro, Grace akceptas dungi ilin. Dum ŝi montras la domon, Grace avertas pri striktaj reguloj, speciale ke ĉiuj ĉambroj devas resti en duonlumo. Tiucele Grace havigas al la sinjorino Mills 15 ŝlosilojn por la 50 pordoj de la domo. Alia regulo temas pri la kurtenoj de la ĉambroj, ke tute ne eniru lumo, ĉar Anne kaj Nicholas estas lumsentemaj kaj eĉ povus morti pro tio.

La ĉiutagaĵo en la domo iras trankvile enter la taskoj de la hejmo kaj de la ĝardeno, kaj la studado ege religiemaj de la infanoj. Ene de tiu silento, Grace timas ajnan surprizon kiu povu damaĝi siajn gefilojn, kiujn fakte avertas sian patrinon ke en la domo loĝas fantomoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Nicole Kidman kiel Grace Stewart
  • Alakina Mann kiel Anne Stewart
  • Fionnula Flanagan kiel Bertha Mills
  • James Bentley kiel Nicholas Stewart
  • Eric Sykes kiel Edmund Tuttle
  • Elaine Cassidy kiel Lydia
  • Christopher Eccleston kiel Charles Stewart

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Los otros (película) en la hispana Vikipedio.