Louis Aliot

Louis ALIOT (naskiĝis la 4-an de septembro 1969[1] en Toulouse, Francio) estas franca politikisto.

Louis Aliot
Regional council member
Louis Aliot 2015 02 (cropped) (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1969 (1969-09-04) (50-jara)
en Tuluzo
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater University Toulouse I - Capitole [#]
Partio Rassemblement National (RN)
Familio
Amkunulo Marine Le Pen [#]
Profesio
Okupo politikistoadvokatoQ97767907 [#]
Aktiva en StrasburgoBruselo [#]
Doktoreca konsilisto Jean-Marie Crouzatier [#]
Oficiala retejo https://louisaliot.fr/ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Membro ekde 1990 de la Nacia Fronto (FN), kiu fariĝis Rassemblement National (RN), li ekzercas tie diversajn elstarajn funkciojn (ĝenerala sekretario de 2005 ĝis 2010, vicprezidanto de 2011 ĝis 2018, membro de la landa oficejo ekde 2018). Li ankaŭ estis, inter 2009 kaj 2019, la kunulo de Marine Le Pen, kies altiĝon li subtenis ene de la FN dum la 2000-aj jaroj.

Li estis regiona konsilisto por Midi-Pyrénées de 1998 ĝis 2010 kaj por Languedoc-Roussillon de 2010 ĝis 2015. Li estis elektita eŭropa deputito en 2014, poste deputito en la dua distrikto de Pirineoj Orientaj en 2017.

En la urbaj balotoj en Perpignan en 2020, la listo kiun li gvidis gajnis per 53% de la voĉdono. Li tiel fariĝis la sola urbestro de urbo kun pli ol 100 000 loĝantoj, kiu estas membro de la RN.

ReferencojRedakti