Louis Charles Émile Lortet

Louis Charles Émile LORTET (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1836 – mortis la 26-an de decembro 1909) estis franca kuracisto, botanikisto, zoologo kaj egiptologo, kiu naskiĝis en Oullins.

Louis Charles Émile Lortet
Persona informo
Naskonomo Louis Charles Émile Lortet
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1836 (1836-08-22)
en Oullins
Morto 26-an de decembro 1909 (1909-12-26) (73-jaraĝa)
en 3-a Arondismento de Liono
Tombo Cemetery of Oullins
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Louis Charles Émile Lortet
Familio
Patro Pierre Lortet
Frat(in)o Leberecht Lortet
Okupo
Okupo antropologo • arkeologobotanikisto • universitata instruisto • zoologo • eseisto • kuracisto • natursciencisto
vdr

Li doktoriĝis en 1861, kaj diplomiĝis en natursciencoj en 1867. Li servis kiel dekano en la Fakultato de Medicino de Lyon de 1877 ĝis 1906. De 1868 ĝis 1909, li estis direktoro de la natur-historia muzeo en Lyon.

Lortet estas memorata pro siaj sciencaj kaj zoologiaj ekspedicioj al Mezoriento (Sirio, Libano kaj Egiptujo). Li faris studojn pri mumiigitaj bestoj de la Nova Imperio de antikva Egiptujo, kaj en 1880 li partoprenis elfosadon de fenicia nekropolo.

Lortet estis membro de multaj sciencaj asocioj, kiel ekz. Société de géographie de Lyon, kies fondinta membro li estis en 1858. Specioj kun epiteto de lorteti estas nomataj je lia honoro; ekzemplo estas balonfiŝo-specio Carinotetraodon lorteti.

Familio redakti

Lia avino Clémence Lortet (17-an de septembro 1772 – 15-an de aprilo 1835) estis franca botanikisto kaj naturisto.

Verkoj redakti

  • Faune momifiée de l'ancienne Égypte
  • La vérité (Nécropole de Khozan)
  • Recherches sur la vitesse du cours du sang dans les artères du cheval au moyen d’un nouvel hémadromographe (1867)
  • La Syrie d'aujourd'hui. Voyages dans La Phénicie, Le Liban et La Judée (1881)
  • Passage des leucocytes a travers les membranes organiques (1867)
  • Recherche sur les mastodontes et les faunas mammalogiques qui les accompagnent (1878)
  • Poissons et reptiles du Lac de Tibériade et de quelques autres parties de la Syrie (1883)
  • Les reptiles fossiles du bassin du Rhône (1892)