Louise Levathes estas usona ĵurnalistino kaj historiistino. Ŝi estas kuneldonisto de la internaciaj retaj priartaj magazinoj The Berkshire Review kaj New York Arts kaj verkas pri arto, teatro, elstaraj publikaj lokoj kaj historiaj eventoj. Ŝi vivas en Vaŝingtono. Aparte konata iĝis ŝia libro When China Ruled the Seas: The Treasure Fleet of the Dragon Throne, 1405–1433. - angle: "Kiam Ĉinio regis la marojn: la trezoreja ŝiparo de la draka trono, 1405 ĝis 1433" - (ISBN 0-19-511207-5), kiu publikiĝis en 1996. Ĝi interalie elstare priskribis la personecon kaj karieron de la ĉina admiralo Ĉeng He, kiu kreskigis kaj kontrolis la ĉinan imperiestran mararmeon ĝis sia morto en 1433.

Louise Levathes
Persona informo
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Eksteraj ligiloj redakti