Luís Armando Reynoso

Luis Armando REYNOSO Femat (n. 15-an de aŭgusto 1957) estas inĝeniero kaj meksika politikisto, ekde 2004 estas la Ŝtatestro de Aguascalientes.

Luís Armando Reynoso
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1957 (1957-08-15) (66-jaraĝa)
en Aguascalientes
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Teknologia Universitato de Monterejo vd
Partio Meksika Partio pri Agado Nacia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estas Konstruinĝeniero egresinto de la Instituto Tecnológico y de Estudios Superiores de Monterrey, unue li dediĉiĝis al disvolvo de sia profesio, kaj per tiu ĉi laboro li fondis la bien-grupo "Reynoso Femat" (nun Vivendum), kiu dediĉas sin al konstruado kaj vendo de domoj kaj loĝejoj. Estis Vicprezidanto de la Nacia Kamerao pri la Konstrua Insdustrio (Cámara Nacional de la Industria de la Construcción) de 1985 al 1986.

Liaj politikaj komencoj estas kiel membro de la Institucia Revoluci-Partio (Partido Revolucionario Institucional) (PRI), liaj praavo kaj patro jam estis Municipestroj de Aguaskalientes per tiu konata partio; estas en 1995 kiam li ŝanĝiĝas al Meksika Partio pri Agado Nacia (Partido Acción Nacional) (PAN), kie estis membro de la municipa komitato el Aguaskalientes; en 1998 estis designita kandidato kiel Municipa Prezidento en la Ŝtata Ĉefurbo, Li gajnis la valoton dum la Ŝtata elekto en Aguaskalientes (elecciones del mismo año) kaj fariĝis tiel la dua municipa prezidento de la dekstra partio en Aguaskalientes por la sekva administracio 1999 al 2001.