Lučina (Nemanice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lučina

Grafenried (ankaŭ germane Grafenried, post la dua mondmilito mallongtempe Lučina) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Nemanice, en distrikto Domažlice. Ĝi situis apud nuntempaj bohemia-bavaria limoj okcidente de Nemanice, en kies katastron ĝi hodiaŭ apartenas, kaj ĝi pereis en la 1950-aj jaroj sekve de konstruado de limzono. Restis post ĝi nur kelke da ruinoj.

Grafenried
germane: Grafenried
pereinta vilaĝo
Grafenried/Lučina
Oficiala nomo: Lučina
Kromnomo: Grafenried
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Nemanice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Nemanice
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 0
Situo Lučina
 - alteco 650 m s. m.
 - koordinatoj 49° 25′ 55″ N 12° 40′ 51″ O / 49.43194 °N, 12.68083 °O / 49.43194; 12.68083 (mapo)
Katastro 14,37 km² (1 437 ha) Lučina u Nemanic
Loĝantaro 0
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1282
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lučina (Nemanice)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Grafenried estis devene bavaria vilaĝo. La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1282 en urbolibro por Malsupra Bavario. En la jaro 1764 okazis reguligo de bohemia-bavaria limo, pro kiu la norda parto de la vilaĝo estis alligita al Bohemio kaj ĝi ricevis nomon Obergrafenried. La suda parto restis en Bavario kiel Untergrafenried. Reformo de eklezia administrado sekvis 44 jaroj pli poste: en la jaro 1808 transiris Grafenried de sub administrado de Regensburga diocezo sub diocezo de České Budějovice.

Jam en la 18-a jarcento situadis en la vilaĝom kapelo, al kiu posedanto lasis en la jaro 1753 alkonstrui ůpregejan navon, el la devena kapelo fariĝis presbitero. En la jaro 1775 estis al la navo alkonstruita ankaŭ turo, en la jaro 1786 estis fondita loka tombejo, en la jaro 1787 baronino Anna Katharina von Müller lasis proksime konstrui paroĥon, kun teretaĝa parto por ekleziaj celoj kj etaĝo por siaj propraj celoj post emeritiĝo. Sed ŝi mortis pli baldaŭ, ol ŝi emerititiĝis.

Post la jaro 1913 estis en Obergrafenriedu 38 domoj kasj vivis en ili preskaŭ 300 logntoj, estis ĉi tie 4 vendejoj, bierfarejo, tri gastejoj, brikfarejo kaj lernejo, kiu estis reguligita en la jaro 1876 el malnova kasteleto.

Laŭ popolnombrado en la ajro 1930 vivis en Grafenried 244 loĝantoj, el tio 14 ĉeĥoj. Signifon de la negranda municipo plialtigis sufiĉe uzata limpasejo kaj paroĥa pregejo de sankta Georgo.

Post la dua mondmilito estis granda plimulto de la loĝantoj perforte ellandigita, sekva ĝisloĝigo estis nur parta. La municipo ricevis novan nomon Lučina. Komence de la 1950-ja jaroj la loĝantaro sekve de kreo de severe gardata limzono foriri. La turoj de la pregejo estis deŝiritaj inter la jaroj 1970 ĝis 1975.

Pluaj fotoj redakti