Lubomír Středa
Lubomír Středa (naskiĝis la 28-an de junio 1932, mortis la 4-an de junio 2012) estis ĉeĥa diplomita geografo, normigisto kaj terminaristo pri peltmaterialoj kaj esperantisto.
Lubomír Středa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1932 |
Morto | 4-an de junio 2012 (79-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto geografo |
Vivo
redaktiStředa ellernis peltistikon kaj laboris en peltindustrio. Li frekventis Ŝtatan kurson por preparo de laboristoj al altlerneja studado kaj post abiturienta ekzameno en 1953 li studis geografion kaj naturhistorion en Geologia-geografia fakultato de Karola Universistato en Prago. Ses jarojn li estis instruisto, du jarojn muzea kustodo kaj poste revenis al la peltindustrio.
Ekde 1973 ĝis sia emeritiĝo en 1992 li estis ĉefo de faka normiga centro en Kara Trutnov. Tie jam en 1979 kaj 1981 li sukcesis enigi en la terminarajn ministeriajn normojn pri peltmaŝinoj kaj pelt-operacioj ankaŭ esperantajn terminojn apud la lingvoj ĉeĥa, slovaka, rusa, angla, germana, franca kaj hispana.
Terminaron de feloj li ne plu sukcesis eldoni dum la socialismo, sed en 1998 ĝin aperigis KAVA-PECH en luksa eldono, kiu aperis ankaŭ en ĉeĥaj librovendejoj.
Středa prilaboris proponon de mamulnomenklaturo en Esperanto kaj donacis ĝin al Vikipedio, kun Josef Hron kaj Miroslav Malovec li enmetis en la interretan biologian librejon BioLib (www.biolib.cz) centojn da bestoterminoj.
En la lastaj jaroj li preskaŭ regule sendadis siajn artikolojn al la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio "Starto".
Verkoj
redakti- Názvosloví kožešnických strojů, zařízení a nářadí (Terminaro de peltindustriaj maŝinoj, ekipaĵoj kaj ilaro, ministeria normo ON 79 8001, Praha 1979, lingvoj: ĉeĥa, slovaka, rusa, angla, germana, franca, hispana, Esperanto)
- Názvosloví operací v kožešnické výrobě (Terminaro de peltindustriaj operacioj, ministeria normo ON 79 7103, Praha 1981, lingvoj: ĉeĥa, slovaka, rusa, angla, germana, franca, hispana, Esperanto)
- Terminaro de feloj - Názvosloví kůží (KAVA-PECH, 1998)
En komputila formo estas preparitaj liaj terminaroj:
- Propono de mamul-nomenklaturo en Esperanto, klasifika sistemo de mamuloj. Krom ordoj, familioj, kaj genroj, Středa nomas ankaŭ multajn speciojn kaj subspeciojn de mamuloj en tiu ĉi propono. El la antaŭparolo de la verko: "En mia propono mi strebis maksimume eluzi jam ekzistantajn nomojn, ĝis kiom mi scias ilin. Taksonomia sistemo en la propono estas konforma al por mi haveblaj fontoj. Ne estas mia tasko prijuĝi ĝian ĝustecon. Cetere ĝi senĉese evolu[iĝ]as kaj ŝanĝiĝas. La propono estas nekompleta, ĉar estas nekompletaj miaj fontoj. Mi esperas, ke aperos bravuloj, kiuj kuraĝos mian fuŝaĵon pliperfektigi."
- Terminaro de difektoj sur feloj kaj peltoj
- Zoogeografiaj regnoj
Artikoloj
redakti- Kiel komenci? (Mondano 3/1967)
- Ĥaosa geografio (Starto 1/2010)
- Efemera geografio (Starto 2/2010)
- Ŝtelitaj montoj (Starto 3/2010)
- Elstarigo kaj falo de NBN (Starto 2/2011)
- Ĉu eŭropa mono? (Starto 2/2011)
- Malaperanta lago (Starto 3/2011)
- Ĉu la homoj savos Aralon? (Starto 4/2011)
- Genetike modifitaj nutraĵoj (Starto 1/2012)
- Regantoj de la Tero (Starto 2/2012)
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- Terminaro de feloj (KAVA-PECH, 1998, medaliono sur la koverto)
- Starto, organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio