Lucius Aelius Caesar

filo de Hadriano, imperiestro de Romio

Lucius Aelius Caesar ankaŭ konata kiel 'Lvcivs Cionivs Commodvs Aelivs Caesar estis patro de la estonta imperiestro Lucius Aurelius Verus (130-169). En 136, li estis adoptita fare de la reganta imperiestro Hadriano kaj nomita heredonto de la trono. Li mortis antaŭ Hadriano kaj tiel neniam iĝis imperiestro. Post la morto de Lucius, li estis anstataŭigita per Titus Aurelius Antoninus, kiu sukcedis Hadriano'n la saman jaron.

Lucius Aelius Caesar
(101-138)
Bildo de Lucio Elio Cezaro, Luvro, Parizo.
Bildo de Lucio Elio Cezaro, Luvro, Parizo.
Persona informo
Naskiĝo 13-a de januaro 101
en Romo, Italio
Morto 1-a de januaro 138
en Romo, Italio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kastelo de Sankta Anĝelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Antonina dinastio vd
Patro Lucio Cejonio Komodo kaj Hadriano Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Plautia Fabia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ceionius Silvanus (en) Traduki, Marcus Vettulenus Civica Barbarus (en) Traduki kaj Avidia Plautia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Avidino Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lucio Vero, Ceionia Fabia (en) Traduki, Ceionia Plautia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Hadriano (adoptopatro aŭ adoptopatrino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj familio

redakti

Elio estis naskita Lucius Ceionius Commodus, kaj iĝis Lucius Aelius Caesar okaze de sia adopto kiel la heredanto de Hadriano. Li foje estas referita kiel Lucius Aelius Verus, kvankam tiu nomo ne estas atestita ekster la Historia Augusta, kie ĝi verŝajne estis origine la sekvo de manuskriptoeraro.

 
“Li estis viro kun ĝoja vivo kaj bone sperta pri beletroj. En la palaco lia restado estis nur mallonga sed li estis konsiderinda de sia familio, bone vestita, eleganta en aspekto, viro kun reĝa beleco, kun mieno kiu ordonis respekton, parolanto de nekutima elokventeco, lerta pri skribado de versoj, kaj, krome, ne tuta fiasko en la publika vivo."[1] – Historia Augusta, 1-a eldono, verko publikigita en 1593.

La juna Lucius Ceionius Commodus estis el la gento Ceionia. Lia patro, ankaŭ nomita Lucius Ceionius Commodus (la Historia Augusta aldonas la kromnomon Verus), estis konsulo en 106, kaj lia patroflanka avo, ankaŭ de la sama nomo, estis konsulo en 78.

Liaj patroflankaj prapatroj estis el Etrurio, kaj posedis konsulan rangon. Lia patrino estas suspektita de estinti nedokumentita romia virino nomita Plaŭtja. La Historia Augusta deklaras ke lia patrinflanka avo kaj liaj patrinflankaj prapatroj estis de konsula rango.

Antaŭ 130, la juna Lucius Commodus edziĝis kun Avidja, bonrilata romia nobelino kiu estis la filino de la senatano Gaius Avidius Nigrinus. Avidja donis al Lucius almenaŭ unu filon kaj du filinojn, kiuj estis:

  • Lucius Ceionius Commodus - La estonta Lucius Verus, kun-imperiestro kun Marko Aŭrelio ekde 161 ĝis sia propra morto en 169. Verus edziĝis kun Lucilla, la dua filino de Marko Aŭrelio kaj Faŭstina la Juna.
  • Ceionja Fabja - dum la adopto de Marko Aŭrelio, ŝi estis fianĉigita, kiel parto de la adoptkondiĉoj, al li. Baldaŭ post la ascendo de Antonino Pia, Pia venis al Aŭrelio kaj petis al li fini sian engaĝiĝon kun Fabja, anstataŭe edziĝante kun Faustina la Juna, la filino de Antonino Pia; Faustina estis origine planita de Hadriano por edziniĝi kun Lucio Vero.

Dum longa tempo, la imperiestro Hadriano konsideris sian bofraton Lucius Julius Ursus Serviano kiel sian neoficialan sukcedanton. Kiam la regado de Hadriano finiĝis, li tamen ŝanĝis opinion.

Kvankam la imperiestro certe opiniis Servianon kapabla je regado kiel imperiestro post la morto de Hadriano, Serviano, iom post iom en siaj naŭdekaj jaroj, estis klare tro maljuna por la posteno. La atentoj de Hadriano turnis sin al la nepo de Serviano, Lucius Pedanius Fuscus Salinator. Hadriano promociis la junan Salinator, sian pranevon, donis al li specialan statuson en sia kortego, kaj trejnis lin kiel sia heredanto.

Tamen, malfrue en 136, Hadriano preskaŭ mortis pro hemoragio. Konvaleskante en sia vilao ĉe Tivoli, li decidis ŝanĝi opinion, kaj elektis Lucius Ceionius Commodus kiel sian novan sukcedanton, adoptinte lin kiel sian filon.

La elekto estis farita "invitis omnibus", ("kontraŭ la deziroj de ĉiuj"); aparte, Serviano kaj la juna Salinator iĝis tre koleraj pri Hadriano kaj deziris defii lin pro la adopto. Eĉ hodiaŭ, la kialo pro la subita ŝanĝo de Hadriano estas ankoraŭ neklara.

Estas eble ke Salinator iris ĝis la punkto provi puĉon kontraŭ Hadriano en kiu Serviano estis implicita. Por eviti ajnan eblan konflikton en la sukcedo, Hadriano ordigis la mortojn de Salinator kaj Serviano.

Post unu jaro da restado ĉe la Danuba limo, Elio revenis al Romo por fari paroladon al la senato en la unua tago de 138. La nokton antaŭ la parolado, aliflanke, li malsaniĝis, kaj mortis pro hemoragio en la fino de la venonta tago. La 24an de januaro 138, Hadriano selektis Titus Aurelius Antoninus kiel sian novan sukcedanton.

Post kelktaga konsidero, Antonino akceptis. Li estis adoptita la 25an de februaro 138. Kiel parto de la kondiĉoj de Hadriano, Antonino adoptis kaj la filon de Lucius Aelius, Lucius Ceionius Commodus, kaj la pranevon de Hadriano per geedziĝo, Marcus Annius Verus.

Marcus iĝis "Marcus Aelius Aurelius Verus" (pli malfrue Marcus Aurelius Antoninus); kaj Lucius iĝis "Lucius Aelius Aurelius Commodus" (pli malfrue Lucius Aurelius Verus). Laŭ la peto de Hadriano, la filino de Antonino Faustina estis fianĉigita al Lucius.

Marko Aŭrelio poste kunregis kun Lucio Vero kiel komunaj romiaj imperiestroj, ĝis la morto de Lucio Vero en 169, post tio Aŭrelio estis sola reganto ĝis sia propra morto en 180.

En lia "Historio pri la Malkresko kaj Falo de la Romia Imperio", Edward Gibbon rakontas pri la mallonga tempo de Elio kiel la sukcedanto-nomumita de Hadriano per tiuj esprimoj:

Post pripensi en sia menso plurajn virojn kun eminenta merito, kiujn li estimis kaj malamis, [Hadriano] adoptis Ælius Verus gajan kaj voluptan nobelon, rekomenditan pro la nekutima beleco al la amanto de Antinoo.

Sed dum Hadriano ĝojigis sin per sia propra aplaŭdo kaj la aklamoj de la soldatoj, kies konsenton estis certigita de grandega donacanto, la nova Cezaro estis forprenita el siaj brakumoj per antaŭtempa morto.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti