Lucky (filmo, 2020)

Lucky estas belga filmo reĝisorita de Olivier Van Hoofstadt, aperinta en 2020.

Lucky
filmo
Originala titolo Lucky
Kina aperdato 2020
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Olivier Van Hoofstadt
IMDb
vdr
Biglo simila al Lucky

Temo redakti

Willy kaj Tony estas du amikoj, ĉiam enŝuldiĝintaj kaj implikitaj en diversaj problemoj. Willy perdis sian hundon kaj sian laboron kaj estas tuj elĵetota sur la straton. Tony, siaflanke, ŝuldas plurajn monatojn da malfrua infansubteno pagota al sia eksedzino. Krome, Caroline Jamar, ambicia kaj komplete koruptita policistino, ĉantaĝas lin. Por provi eltiriĝi, Willy havas la ideon ŝteli detektan hundon de la Narkota Taĉmento por eltrovi drogojn kaj revendi ilin. Willy nomas ĝin Lucky, kiel ĉiujn siajn antaŭajn hundojn. Post kelkaj tagoj sen sukceso, Lucky trovos grandegan stokon da drogoj en parkumejo. Timigitaj de la eblaj reprezalioj de la narkotistoj, ili decidas alvoki Caroline, kiu trovos en tiu ĉi okazo facilan rimedon por promocio.

Teĥnikaĵoj redakti

  • Titolo: Lucky
  • Reĝisoro: Olivier Van Hoofstadt
  • Scenaro: Olivier Van Hoofstadt kaj Mourad Dhoir
  • Dialogoj: Mourad Dhoir
  • Foto: Jérôme Alméras
  • Muntado: Amélie Massoutier
  • Dekoroj: Samuel Teisseire
  • Kostumoj: Annie Perier
  • Muziko: Agoria kaj Sacha Rudy
  • Produktado: Gaëtan David, André Logie, Xavier Rigault kaj Marc-Antoine Robert
  • Produktaj firmaoj: Tchin Tchin Productions, 2.4.7. Films, kunproduktita de Apollo Films, Panache Productions, CN8 Productions, C8
  • SOFICA: LBPI 13, Manon 10
  • Distribuado: Apollo Films (Francio)
  • Lando:   Belgio
  • Ĝenro: Komedio
  • Daŭro: 86 minutoj
  • Aperdatoj:

Rolularo redakti

  • Michaël Youn: Tony
  • Alban Ivanov: Willy
  • Florence Foresti: Caroline Jamar
  • Sarah Suco: Julia
  • François Berléand: Komisaro Daran
  • Corinne Masiero: Alice Deschamps
  • Daniel Prévost: Sinjoro Roger
  • Kody Kim: Trésor
  • Fred Testot: Motorciklista policano
  • Estéban: Narcos
  • Laura Laune: Muzikistino
  • Yoann Blanc: Maxime
  • Sébastien Pierre: Thierry
  • Arsène Mosca: Mous

Eksteraj ligiloj redakti