Ludbalono

aerplena flosanta kaŭĉuka ludilo

Ludbalono, baloneto, dekoracia balonofestbalono, estas malgranda balono plejparte uzata por ornamado, reklamado kaj por infana ludado. Ludaj balonoj kutime estas el kaŭĉuko aŭ aluminigita plasto, kaj plenblovitaj per aeroheliumo. Ili havas tre diversajn grandecojn kaj formojn, sed plej ofte havas diametron de 10 ĝis 30 centimetroj.

pluraj ludbalonoj
ludbalonoj sur pentraĵo Der Spielzeugmacher von Nürnberg ("la ludofaristo de Nurenbergo") de Fritz Beinke, 1882

Tiuj ludiloj estas tutmonde aprezataj de infanoj, kaj vendistoj de balonetoj ĉiam altiras la atenton de infanoj, kiuj tuj petas gepatrojn aŭ aliajn akompanantojn aĉeti, kio ofte okazas pro la relative malalta prezo de la produkto. Alimaniere balonetoj ofte formas parton de familiaj celebroj, kiel por naskiĝtagoj, bonvenigojn, festo por resanigo de malsanulo ktp.

Specifa ludo estas praktikata en regionoj de varmaj someroj, kie infanoj uzas tre malgrandajn (kaj malmultekostajn) balonetojn nur pugnograndajn plenigitajn je akvo kiel armiloj por akvobatalo.

Lastatempe disvastiĝis socia kutimo liberigi aron de balonetoj plenigitaj je heliumo, ĉefe de buntaj koloroj, aŭ tute blankaj aŭ tute nigraj aŭ de partikulara koloro en ceremonioj, agado de protestoj, omaĝoj ktp. Tio okazigas belan bildon en la ceremonio per la balonetoj forflugantaj al la ĉielo, sed ankaŭ rezultas en ekologia katastrofo, pliiĝante la abundon de plasto en naturo: plej ofte tiaj forflugantaj balonetoj povas fali post elĉerpo de la gasforto multajn kilometrojn for kaj sur naturaj protektitaj lokoj aŭ en maro kaj aliaj akvejoj kaj okazigante tre damaĝajn rezultojn sur endanĝerigitaj specioj.

Vidu ankaŭ redakti