Lukšiai

loĝloko en Litovio

Lukšiai - prononco [LUKŝej] - estas urbeto iom oriente de la centro de Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi apartenis al la distrikto Marijampolė, kaj daŭre estas parto de la komunumo Šakiai. Lukšiai situas 8 kilometrojn oriente de la administra centro Šakiai, 15 kilometrojn sude la la rivero Nemuno. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 485 loĝantoj sur areo de 11,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km².

Lukšiai
setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Marijampolė (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Šakiai
Demografio
Loĝantaro 1 485  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 54° 57′ N, 23° 10′ O (mapo)54.9523.17Koordinatoj: 54° 57′ N, 23° 10′ O (mapo) [+]
Alto 58 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Lukšiai (Litovio)
Lukšiai (Litovio)
DEC
Lukšiai
Lukšiai
Situo de Lukšiai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lukšiai [+]
vdr

Parto de la loĝloko estas la historia bieno Zyplių dvaras, kiu nun uziĝas kiel arta centro kaj loko de nacie konataj subĉielaj koncertoj, por kolekti monon por la plia renovigo de la vasta konstruaĵaro. Tamen la komparo de la ĉefa konstruaĵo en 2011 (fare de esperantista vikipediisto) kaj en 2014 jam montras la rapidan progreson de la renovigoj.

la ĉefa biena konstruaĵo en 2011
kaj en 2014, post renovigo

Eksteraj ligiloj redakti