Lupeni (Harghita)
komunumo en Rumanio
Lupeni [lupenj'] (hungare Farkaslaka [farkaŝlaka]) estas komunumo en Valea Feernicului, Rumanio, nordokcidente de Odorheiu Secuiesc. Administre apartenas al la komunumo la jenaj vilaĝoj: Bisericani, Bulgăreni, Păltiniș, Păuleni, Firtușu, Morăreni, Satu Mic, Sâncel.
Lupeni | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Farkaslaka (hungare) | |
Iama hungara departemento | Udvarhely | |
Situo | 46° 3′ N, 25° 14′ O (mapo)46.04694444444425.226111111111Koordinatoj: 46° 3′ N, 25° 14′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 559 m | |
Poŝtkodo | 537165 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4.518 (en 2002) | |
– vilaĝo | 1.808 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 84834 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 1 mil 327 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 mil 071 (99 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 4.518 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 4402 | 99,3 % |
rumanoj | 30 | 0,7 % |
romaoj | 2 | < 0,1 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 4403 | 99,3 % |
rumana | 26 | 0,6 % |
cigana | 5 | 0,1 % |
Historio
redaktiĜi estis unue menciita skribe en 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely). La plimulto de la loĝantoj vivtenas sin per karbofarado.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-09-18.
- ↑ Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2013-09-18.
Eventoj
redakti- La 23-an de aŭgusto 2005 la inundo okazigis 3 mortviktimojn kaj grandegajn materialajn damaĝojn.
Renomaj personoj
redakti- Ágnes Jakab (n. 1955): tekstilartistino [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Csaba Jakab (n. 24-a de oktobro 1965): arkitekto, industriartisto.
- Zsigmond Jakab (1920 – 1995): bestkuracisto, amatora grafikisto.
- Matild Kolumbán (n. 31-a de januaro 1946): instruistino, fabelverkistino.
- József Miklós (1940 – 2003) instruisto pri fremdaj lingvoj en Miercurea Ciuc.
- Áron Tamási (1897 – 1966): verkisto.
- Gáspár Tamás (15-a de aŭgusto 1904 – Odorheiu Secuiesc, 12-a de novembro 1982): memuaristo (Vadonnőtt gyöngyvirág (Sovaĝe kreskinta majfloro)); la pli juna frato de verkisto Áron Tamási.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
- Bildoj pri la inundo (de 2005) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto