Lusail

urbo en Kataro
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lusail (metroo de Doho) kaj Stadiono Lusail.

Lusail (arabe لوسيل) estas planita urbo en Kataro, situanta ĉe la marbordo, en la suda parto de la komunumo Al Daayen. Lusail situas ĉirkaŭ 23 km norde de la urbocentro de Doho, norde de West Bay Lagoon, kovras areon de pli ol 38 km² kaj estonte havos infrastrukturon por gastigi 450 000 homojn.[1] El tiuj 450 000 homoj, oni taksas, ke 250 000 aŭ malpli estos loĝantoj, 190 000 estos oficejaj laboristoj kaj 60 000 estos podetalaj laboristoj.[2]

Lusail
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 25′ N, 51° 30′ O (mapo)25.417551.5075Koordinatoj: 25° 25′ N, 51° 30′ O (mapo) [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Lusail (Kataro)
Lusail (Kataro)
DEC
Lusail
Lusail
Situo de Lusail

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lusail [+]
vdr

Estas planite havi jaĥtejojn, loĝkvartalojn, insulferiejojn, komercajn distriktojn, luksajn butikumadojn kaj libertempoinstalaĵojn, kaj golfejkomunumon, homfaritajn insulojn kaj plurajn distrajn distriktojn. Konstruado plu daŭras. Disvolviĝo estas aranĝita fare de la ŝtatkontrolita konstruiganto Qatari Diar kune kun Parsons Corporation kaj Dorsch-Gruppe.

Unu el la proponitaj lokoj por la Futbala Mondpokalo 2022 estas la Stadiono Lusail.[3] Ĝi ankaŭ estas la loko de la konkursa kurejo de Formulo 1 kaj la Unua Doha Grandpremio estis okazigita ĉi tie en 2021.

Stadiono Lusail

Referencoj redakti

  1. Smart City. Lusail City. Arkivita el la originalo je 2021-02-27. Alirita 14 januaro 2019.
  2. 'More than 80% of Lusail City's infrastructure projects completed'. Gulf Times (19 aprilo 2018). Alirita 29 majo 2018.
  3. Saraiva, Alexia. Get To Know The 8 2022 Qatar World Cup Stadiums. ArchDaily.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti