Lutera domo (Neustadt an der Orla)

Lutera domo (germane: Lutherhaus) estas fortimpresa burĝodomo ĉe la foirejo de Neustadt an der Orla, Germanujo. Ŝuldiĝas la nomo pro la onidiro ke Marteno Lutero tie gastis dum plurfoje. Ekde 2017 ĝi estas muzeo regionhistoria kaj reformacia kaj fakte filio de la Urba muzeo de Neustadt an der Orla.

Lutero-domo
oriela ĉambro

Historio redakti

Laŭ arĥitekturaj konkludoj datumas la domo kerne certe el la 15-a jarcento. Ĝi ja plurfoje alikonstruitis kaj pligrandigitis. Sian nunan aspekton ĝi ricevis en la malfrua 16-a jarcento. Konstruaj apartaĵoj kiel grandega alkortega pordo, grandaj keloj kaj deponejoj verŝajnigis la supozon pri komercdoma uzo.

Restaŭradoj ekis en la fruaj 1990-a jaroj, dum kiuj la fokusoj ŝanĝiĝis inter sekurigo, renovigo kaj konservado. Dume la fasado spektanta foirejen freŝe faritis havas la angulplena interno gamon da tre diversaj statoj. Ili montras spurojn el ĉiuj epokoj disde la malfrua mezepoko ĝis la ne tro fora nuntempo. Krom la malekstere riĉe farbita orielo atentigas interne antaŭ ĉio la du historiaj paneladoj kaj eleganta kolona konstruado en la teretaĝa halo. Unu el la aliaj salonoj nomiĝas kapelo pro la surloke trovitaj vanddesegnaĵoj kun bibliaj scenoj.

Post Turniĝo ekzistis multaj planoj por senchava utiligo. De tempo al tempo okazis ĉi tie jam tiam ekspozicioj. Ekde la reformaciotago de 2017 la domo viziteblas fare de turistoj; teretaĝe oni gastigas porturistan informejon.

Krom pluraj varmoizolantaj salonegoj admireblas ankaŭ malfrumezepokaj vandpentraĵoj kaj aliaj art- kaj kulturhistoriaj aferoj. Pluraj konstrufazoj permesas interesajn rondgvidadojn; la domo mem kvazaŭ estas eksponato. Alia fokuso estas la urba kaj reformacia historio instruataj al la trairantoj.

Eksteraj ligiloj redakti

50.73660511.746916