Luterana preĝdomo (Dunaharaszti)
Luterana preĝdomo en Dunaharaszti
(Alidirektita el Luterana preĝejo (Dunaharaszti))
La luterana preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Dunaharaszti (Hungario).
Luterana preĝdomo de Dunaharaszti | |
---|---|
Luterana preĝdomo de Dunaharaszti
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dunaharaszti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 50 sidlokoj, 100 starlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2330 Dunaharaszti, Damjanich u. 33. |
Historio redakti
La luteranoj vivis en Dunaharaszti en pli granda nombro nur en la 20-a jarcento. Ili fondis eklezian grupon en 1933. La diservoj okazis en diversaj familioj, la preĝdomo estis konstruita en 1981. La preĝdomo estis renovigita en 1998.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas en korto ĉe stratangulo. La fasado estas malsimetria, dekstre malsupre la enirejo funkcias, pli supre pluvŝirmilo estas videbla. Maldekstre estas 2 fenestroj, pli supre jam simetrie estas du fenestroj, la plej supre meze granda kristana kruco. Interne estas 50 seĝoj.
Sonorilostablo redakti
La sonorilostablo situas antaŭ la preĝdomo. La unusola sonorilo estis farita en 1941.