Luz-Ardiden estas vintrosportejo en Pireneoj, situanta en la departemento Hautes-Pyrénées de la regiono Okcitanio. Situanta en alteco de 1720 metroj, ĝi estis inaŭgurita la 16-an de januaro 1975. La vintrosportejo estas la alvenpunkto por iuj etapoj de la Tour de France kaj la Vuelta a España.

Luz-Ardiden
supermara alteco |

1 720 m

Geografia situo 42° 53′ N, 0° 4′ U (mapo)42.883958-0.064157999999992Koordinatoj: 42° 53′ N, 0° 4′ U (mapo) f4
Luz-Ardiden (Pireneoj)
Luz-Ardiden (Pireneoj)
DEC
Luz-Ardiden
Luz-Ardiden
Situo de Luz-Ardiden
Map
Luz-Ardiden
vdr
Luz-Ardiden

Detalo de la grimpado redakti

Ekde Luz-Saint-Sauveur (710 m), la supreniro al Luz-Ardiden (1 720 m) longas 14,7 km. La nivel-diferenco super ĉi tiu distanco estas 1 010 m, kun averaĝa deklivo de 6,9% kaj maksimuma deklivo de 10%.[1]

Tra la jaroj ĝi vidis la triumfon de biciklistoj kiel Pedro Delgado (Tour 1985), Miguel Induráin (Tour 1990), Richard Virenque (Tour 1994), Laurent Jalabert (Vuelta 1995), Lance Armstrong (Tour 2003), Samuel Sánchez (Tour 2011).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luz Ardiden en la itala Vikipedio.