Lvivo FK

futbalklubo en Ukrainio

Futbala klubo de Lvivo (ukraine Футбольний клуб Львів) estas ukraina klubo, fondita en 2006. En sia historio ĝi ĝis nun plurfoje alternis inter la plej supra, Supera Ligo kaj la sekva, nomata Perŝa Ligo (Перша ліга). Ankaŭ en 2022-23 ĝi okupis la lastan, 16-an pozicion en la Supera Ligo kaj tial en 2023-24 kunludas en la Perŝa Ligo. La klubo agadas kadre de la Ukrainia Asocio de Futbalo (UAF), ukraine Українська асоціація футболу, Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF). Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Yegishe Melikyan.

Lvivo FK
la maskoto "Mjaĉik"
la maskoto "Mjaĉik"
futbala klubo
Kluba nomo  Футбольний клуб Львів Futbol'nij klub L'viv
Fondita  2006
Stadiono  Knjaĵa Arena
en la antaŭurbo Dobromilj,  Ukrainio
Kapacito  2.270
Prezidanto  Jurij Kindzersjkij
Trejnisto  Yegishe Melikyan - stato fine de 2023
Ligo  Ukraina Supera Ligo
2022-23  16-a pozicio (subeniros)
Oficiala retejo  www.fclviv.com.ua
Hejme
Ekstere
vdr