Ukrainia Asocio de Futbalo
La Ukrainia Asocio de Futbalo (UAF), ukraine Українська асоціація футболу, Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF), estas la nacia futbala asocio en Ukrainio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1991. Antaŭ la jaroj 2019 la organizaĵo nomiĝis Федерація футболу України, Federacija Futbolu Ukraini, FFU, do Federacio Futbala de Ukrainio. La asocio interalie ekde la jaro 1992 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata ukraine Прем'єр-ліга, Premjer-liha, do "Unua Ligo". La ĉampiono en 2023 estas la klubo Ŝaĥtar Donecko, kiu atingis la ĉampionecon la 14-an fojon, sed sume plej ofte en la historio ĉampionis la klubo Dinamo Kievo - laŭ la stato de 2023 entute 16-foje.
Ukrainia Asocio de Futbalo | ||
---|---|---|
federacio de futbalo | ||
Komenco | 1991 vd | |
Lando(j) | Ukrainio | |
Ĉefestro(j) | Andrij Ŝevĉenko vd | |
Membro de | FIFA • UEFA vd | |
Posedatoj | Ukraina nacia teamo de futbalo • ina nacia futbala teamo de Ukrainio • ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-21-jaruloj • stadio Bannikov • ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj • Ukrainia vira nacia teamo de plaĝa futbalo • Domo de Futbalo • ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-16-jaruloj • ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj • ukrainia nacia futbala teamo de viraj sub-18-jaruloj • ukrainia nacia futbala teamo de virinaj sub-19-jaruloj • ukrainia nacia studenta futbala teamo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Vidu ankaŭ redakti
- ukrainia vira nacia teamo de futbalo
- Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiu okazis en Ukrainio kaj Pollando