Ŝaĥtar Donecko

Ŝaĥtar Donecko (ukraine Шахта́р Доне́цьк aŭ plennome Футбольний клуб «Шахта́р» Доне́цьк, prononco laŭ sistemo IFA [fʊdˈbolʲnɨj kɫup ʂäxˈtär doˈnɛt͡sʲk]) estas profesia futbalklubo de Ukrainio. Kiel la nomo indikas, ĝi situas en la mineja urbo Donecko kaj origine temis pri teamo de ministoj. La unua vira futbalteamo de la klubo estas inter la gvidaj de la lando (en la sezono 2019-20 ĝi ekzemple estas ĉampiono de la Ukraina Unua Ligo) kaj ankaŭ jam en la epoko de Sovetunio havis gvidan rolon en la futbala Supera Ligo (ruse Высшая лига, ukraine Вища ліга) de Sovetunio.

Ŝaĥtar Donecko
Kluba nomo  Футбольний клуб «Шахта́р» Доне́цьк
Fondita  la  24-an de majo 1936(nun 1936-05-24)
Stadiono  areno Donbas
Kapacito  52 521
Prezidanto  Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio Rinat Ahmetov
Trejnisto  Flago-de-Portugalio.svg Portugalio Luis Castro
Ligo  Ukraina Unua Ligo
2020/21  2-a
Hejme
Ekstere
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti