Lystrosaurus ("ŝovelil-lacerto") estas herbovora genro de dicinodontaj terapsidoj el fina Permio kaj komenca Triaso, kiuj vivis antaŭ ĉirkaŭ 250 milionoj da jaroj en tio kio estas nune Antarkto, Hindio, kaj Suda Afriko. Oni agnoskas nuntempe kvar al ses speciojn, kvankam el la 1930-aj al la 1970-aj jaroj la nombro de specioj estis supozita kiel multe pli alta. Ili gamis laŭgrande el grando de hundeto al 2.5 metrojn longa.[1]

Grando de Lystrosaurus murrayi relative al homo.

Estanta dicinodonto, Lystrosaurus havis nur du dentojn (nome paro de dentegecaj kaninoj), kaj oni supozas ke ĝi estis havinta kornecan bekon kiu estis uzata por elmordi pecojn de vegetaĵaro. Lystrosaurus estis tre fortike konstruita, herbovora animalo, proksimume de la grando de porko. La strukturo de ties ŝultroj kaj ripartikoj sugestas ke Lystrosaurus moviĝis laŭ duon-stara sinteno. La antaŭaj kruroj estis eĉ pli fortikaj ol tiuj malanataŭaj, kaj oni supozas ke tiuj animaloj estis pova elfosisto kiu nestumis en nestotruoj.

Lystrosaurus estus pro multo la plej ofta surtera vertebrulo de la komenca Triaso, kalkulita pro tiom multe kiom ĝis 95% el la totalaj individuoj en kelkaj fosilaj kuŝejoj.[2] Oni ofte sugestis ke ĝi havis anatomiajn trajtojn kiuj ebligis ĝin adaptiĝi pli bone ol plej animaloj al la atmosferaj kondiĉoj kiuj kreiĝis ĉe la Permi-triasa amasa estingiĝo kaj kiuj pludaŭris tra la komencaj Triasaj malaltaj koncentriĝoj da oksigeno kaj altaj koncentriĝoj da karbona duoksido. Tamen, ĵusa esplorado sugestas ke tiuj trajtoj estis ne multe pli markitaj en Lystrosaurus ol en genroj kiuj formortiĝis en la formorto aŭ en genroj kiuj survivis sed estis multe malpli abundaj ol Lystrosaurus.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2013-09-27.
  2. (2004) “Barendskraal, a diverse amniote locality from the Lystrosaurus assemblage zone, Early Triassic of South Africa”, Palaeontologia Africana 39, p. 53–62. 

Eksteraj ligiloj redakti