M&M's

(Alidirektita el M&m's)

M&M's (angla prononco [emenems]) estas marko de multkoloraj butonformaj ĉokoladaĵoj, kiuj estas produktata de la usona firmao Mars kaj vendata en pli ol 100 landoj tra la mondo.[1] La nomo M&M's signifas "Mars & Murrie's" (laŭvorte "de Mars kaj Murrie"), laŭ la nomoj de Forrest Mars kaj Bruce Murrie, la homoj kiuj disvolvis ĝin.

M&M's
food brand vd
Dum 10-a de septembro 1941 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de Mars vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La normaj M&M's estas malgrandaj butonformaj pecoj de lakta ĉokolado, kovritaj de sukerigitaj tavoletoj diverskoloraj, kun la litero "m" stampita sur ĉiu per blanka manĝebla kolorigilo. Estas ankaŭ multaj aliaj variaĵoj kun alia enhavo, ekzemple ternuksoj aŭ malhela ĉokolado. Multe da tiaj variaĵoj haveblas nur en certaj regionoj.

Historio redakti

Komence, en 1941, M&M's estis disvolvita kaj produktata por usonaj soldatoj en la dua mondmilito. La sukera tavoleto kuntenas la ĉokoladon, kiam ĝi fandiĝas. Tio ebligis senĝenan transportadon kaj kunportadon de ĉokolado en varma vetero. Dum la milito, M&M's estis vendata nur al la usona armeo.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj M&M's en angla  Vikipedio, M&M's en nederlanda  Vikipedio kaj M&M's en japana  Vikipedio.