Mátyás Taller
Mátyás Taller [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Taller Mátyás estis hungara-ŝvaba-germana muzikisto (komponisto, dirigento, korusestro), fervojisto.
Mátyás Taller | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de februaro 1904 en Solymár |
Morto | 4-an de majo 1989 (85-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Mátyás Taller [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1904 en Solymár, li mortis la 4-an de majo 1989 en Solymár.
Biografio
redaktiMátyás Taller sekvis la familian tradicion, li estis loke muzikisto, krome li estis simpla laboristo, ofte fervojisto. Li studis komponadon kaj dirigentadon. Li edziĝis en 1927, tiutempe li jam estis aktiva en la loka koruso kaj en aliaj muzikaj aranĝaĵoj. Laŭ la okazoj li ludis en violono, flugilkorno kaj klarneto. Li fondis sian unuan orkestron en 1929. Inter 1937 kaj 1944 li apartenis al fervojista blovorkestro. En 1946 la ŝvaboj estis deklaritaj malamikoj de la lando, tial ili (ankaŭ Taller) estis deportitaj al Germanio. Taller ankaŭ tie estis fervojisto, krome estro de blovorkestro. Li mortis dum parencvizitado en Solymár, sed li estis entombigita en Waldbronn.
Elektitaj komponaĵoj
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Solymár (2006)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-09-10. Alirita 2019-07-06.