Mózes Berde

hungara politikisto

BERDE Mózsa estis hungara advokato, politikisto naskita en Szentivánlaborfalva, la 15-an de decembro (baptotago) 1815 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de septembro 1893.

Mózes Berde
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1815 (1815-12-15)
en Sântionlunca
Morto 22-an de septembro 1893 (1893-09-22) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Biografio redakti

En 1848 Mózes Berde estis deputito kaj ŝtatkomisaro de Transilvanujo. Post la liberecbatalo por longaj jaroj li kaŝis sin, poste ĉe pluraj altrangaj familioj estis bienadministranto. En sia testamento li postlasis sian gravan havaĵon al unitariisma eklezio kun kondiĉo, ke por 200 lernantoj de unitariismaj gimnazioj de Cluj, Turda kaj Cristuru Secuiesc oni donu senpage ĉiutage po unu paneton. Tio estis la fama Berde-paneto. El lia heredaĵo oni konstruis en la novajn konstruaĵojn de la unitariismaj kolegioj 1901 de Cluj kaj en 1914 de Cristuru secuiesc.

Bibliografio redakti

  • Benczédi Gergely: B. M. életrajza (Bp., 1901);
  • Szentmártoni Kálmán: B. M. (Kolozsvár, 1943).

Fonto redakti