Měsačne pismo k rozwučenju a wokřewjenju

Měsačne pismo k rozwučenju a wokřewjenju ("Monata letero por eduko kaj amuzo") estis la unua presita gazeto en la soraba lingvo. La gazeto, kiu estis eldonita je la jaro 1790 en la germana urbeto Baŭcen, ne havis registarpermesilon, kaj tial ĝia publikigo devis ĉesi post nur unu numero. Ĝiaj du eldonistoj kaj iniciatintoj, Jan Awgust Janka (1764–1833, ankaŭ konita kiel Johann August Janke) kaj Korla Bohuchwał Šěrach (1764–1836, ankaŭ konita kiel Karl Gottlob Schirach, membro de la soraba nobla familio Šěrach), kiuj estis membroj de la Soraba Prediksocio kaj studentoj de la Universitato de Lepsiko, estis inspiritaj de la franca revolucio, kaj volis eduki sian popolon, la sorabojn, en moralaj, religiaj, kaj sciencaj aferoj. La aŭtoritatoj malpermesis la gazeton por malhelpi "la sorabojn rezisti sian propran registaron surbaze de la modelo de la francoj."[1]

Referencoj redakti

  1. Ein kleines Lexikon – Sorben/Serbja. Domowina-Verlag, Bautzen 1989, (ISBN 3-7420-0405-0)