MGTOW[2] (sigloj de la angla de Men Going Their Own Way, en Esperanto Viroj Sekvante Sian Propran Vojon) estas kontraŭ-feminisma (signife la radikalan feminismon aŭ aliajn formojn de feminismo, kiuj povas subpremi kaj diskriminacii virojn), kontraŭ-seksisma (signife seksismo kontraŭ viroj) kaj kontraŭ-mizandra movado kaj komunumo en la Interreto[3] apogita de retejoj kaj sociaj medioj.[4] La komunumo estas parto de kio nomiĝis "sfero de la viroj".[5]

Marko de MGTOW en la epizodo"Men at War" de la serio de la BBC Reggie Yates' Ekstrema UK[1]

Laŭ la kolumnisto Martin Daubney, la membroj de la komunumo kredas ke kiam ili faras kosto-utilan kaj risko-profitan analizon de siaj laŭleĝaj kaj amaferaj problemoj kun virinoj, la profitoj pezas malpli ol la malavantaĝoj.[6] Jeremy Nicholson en Psikologio Hodiaŭ priskribis la movadon kiel de viroj kun neniu instigo por la rendevuado, kiuj malakceptas ĝin pro frustiĝo, kaj anstataŭe kondukas sin je prenanta prizorgo de si.[7] Kay Hymowitz diris ke li kredas ke kelkaj viroj identigitaj kun la movado sentas sin indignemaj ĉar vidas hipergamion kaj manipuladajn kondutojn en virinoj.[8] Dylan Love, la korespondanto de Business Insider, skribis ke "viro kiu sekvas sian propran vojon tute ĝisdatigita (estas niveloj de ĉi tio) estas iu, kiu evitas ĉiujn interrilatojn kun virinoj, mallongatempe, longdaŭre, amafere, kaj ajnan alian aferon. Fine, li malakceptas la socion kiel tuto."[9] La movado uzas la vorton ĝinocentrismo por priskribi kondiĉoj, kiuj estas favoraj al virinoj kaj rigardas la virojn desupre, kaj kiuj oponas al tiuj cirkonstancoj.[10]

Laŭ Roselina Salemi en La Repubblica, la herbo-manĝaj viroj, en la japana senso, estas subaro de viroj en la viroj kiuj sekvas sian propran vojon.[11] Mack Lamoureux en Vice vidas la herbo-manĝajn virojn kiel konsekvenco de la sociekonomiaj kondiĉoj de Japanio kaj al la viroj kiuj sekvas sian propran vojon kiel ideologia elekto. En artikolo de Delfi oni profilas al la movado kontraŭ la leĝoj de genro nuntempe regantaj en la landoj de la Okcidento, kaj kiel respondo al tradiciaj roloj de la du genroj en Japanio, kiel la Salarimanoj.[12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Men at War [1] Reggie Yates' Extreme UK BBC, BBC Three, 12a de Januaro, 2016 1a sezono, numero 2, 22a minuto
  2. MGTOW y la desaprobación femenina. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2017-07-19.
  3. [2] David Sherratt, 18jaraĝa, estas homrajta aktivulo false akuzita je perforto, James McCarthy, Wales Online, 22a de novembro 2015, alirita la 31an de decembro 2015.
  4. Mack Lamoureux [3] This Group of Straight Men Is Swearing Off Women, Vice Magazine, alirita la 30an de decembro 2015, 24a de septembro 2015.
  5. Arthur Goldwag, Leader’s Suicide Brings Attention to Men’s Rights Movement, Intelligence Report, Printempo 2012, numero 145 [4] alirita la 6an de aprilo 2015, Southern Poverty Law Center
  6. [5] Arkivigite je 2015-12-27 per la retarkivo Wayback Machine [6] Arkivigite je 2015-12-27 per la retarkivo Wayback Machine 15a de novembro de 2015.
  7. [7] [8]
  8. [9]
  9. [10]
  10. [11]
  11. [12]
  12. [13]