Maŝo nomiĝas ĉiu el la nodoj de trikaĵokroĉetaĵo. Se oni ripetas tiajn nodojn, oni parolas pri maŝaro.

Trikmaŝoj

Maŝo povas ankaŭ esti:

  • Bukleto formita per interplektiĝo de la fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto nodo, banto.
  • Malplena spaceto inter la plektitaj fadenoj de teksaĵo aŭ reto. Laŭ Francisko Azorín maŝo estas Spaco inter la kunplektitaj fadenoj de reto, de teksaĵo.[1] Li indikas etimologion el la latina macula (maŝo).[2]
  • Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlavi, premsufoki kc.

Maŝkuto estas tipo de armaĵo konsistanta el malgrandaj metalaj ringoj ligitaj kune laŭ modelo por formi maŝon. Ĝi estis ĝenerale en ofta milita uzado inter la 3a jarcento a.n.e. kaj la 14a jarcento d.n.e.

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 134.
  2. Azorín, samloke.