Vespertaglo
La Vespertaglo (Macheiramphus alcinus) estas rabobirdo troviĝanta en subsahara Afriko kaj en suda Azio al Nov-Gvineo. Ĝi ricevas tiun nomon pro sia dieto, kiu konsistas ĉefe el vespertoj. Ĝi postulas malfermajn spacojn kie ĉasadi, sed vivas ie ajn el densa pluvarbaro al duonarida veld.
Vespertaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Macheiramphus alcinus (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiLA Vespertaglo estas svelta, mezgranda rabobirdo, kutime ĉirkaŭ 45 cm longa. Ĝi havas longajn flugilojn kaj konturon de falko. Plenkreskulo estas malhelbruna kun tre blanka makulo en gorĝo (dividita de malhela vertikala strio) kaj brusto, kaj havas blankan mallongan strion kaj super kaj sub ĉiu okulo, kiu havas flavan irison. La kruroj estas helflavaj kaj la beko malhela.
Junuloj estas makulecbrunaj kaj havas pli blankan plumaron ol plenkreskuloj.
Kutimaro
redaktiĈasado
redaktiVespertoj estas la kutima predo de la Vespertagloj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ malgrandajn birdojn, kiaj hirundoj, apusoj kaj kaprimulgoj, aŭ eĉ insektojn. Ili ĉasas persekutante siajn predojn je alta rapideco dumfluge. Ĉirkaŭ 49 % el ties ĉasoj iĝas sukcesaj [1].
La Vespertaglo estas krepuskulo kaj ĉasas krepuske.
Reproduktado
redaktiLa pariĝa ceremonio inkludas multajn aerajn memmontrojn kaj akrobatiojn. La nesto estas konstruata el bastoneteroj kolektitaj dumfluge, kaj estas ĉirkaŭ 90 cm larĝa kaj 30 cm profunda[2]. Nur la ino responsas pri la kovado de la ovaro. La masklo ofte kunhavas manĝon kun ŝi. Post ĉirkaŭ unu monato okazas eloviĝo kaj ambaŭ gepatroj helpas al idomanĝigado. Elflugo okazas post 30–45 tagoj kaj elnestiĝo okazas tuj poste.
Vespertagloj reproduktiĝas plej parton de jaroj.
Konservado
redaktiPro ties granda teritorio kaj relative stabila populacio, la Vespertaglo estas specio Malplej Zorgiga[3].
Referencoj
redakti- ↑ H. L. Black, G. Howard, R. Stjernstedt. (1979). Observations on the Feeding Behavior of the Bat Hawk. Biotropica, Vol. 11, No. 1, pp. 18-21
- ↑ The Hawk Conservancy Trust (1996-2007). Bat Hawk. Retrieved April 16, 2007, from http://www.hawk-conservancy.org/priors/bathawk.shtml
- ↑ IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. (2006). Macheiramphus alcinus. Konsultita la 16an de aprilo 2007, el http://www.iucnredlist.org/search/details.php/49317/all[rompita ligilo]