Mad Dogs de Memfiso

La Memphis Mad Dogs (Frenezaj Hundoj de Memfiso) estis teamo de la kanada futbalo. Tiu teamo ludis en la Kanada Futbalo-Ligo je 1995.

Mad Dogs de Memfiso
klubo de Kanada piedpilko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1995 vd
Fino 1995 vd
Lando(j) Usono vd
vdr

La Kanada Futbalo-Ligo tradicie havis teamojn sole en Kanado. Sed, dum la jaroj ekde 1993 ĝis 1995, tiu ligo establis en Usono kelkajn teamojn. Je 1995 ĉampioniĝis la teamo Baltimore Stallions (Virĉevaloj de Baltimoro).

Post 1995, ĉiuj el tiuj teamoj malfondiĝis, escepte de la teamo Stallions, kiu translokiĝis al Montrealo, kaj adoptis la nomon "Alouettes" (Alaŭdoj) kiun antaŭe havis du forpasintaj tiuurbaj teamoj.

Elstaraj ludintoj de la teamo Mad Dogs de Memfiso

redakti

Damon Allen
Rickey Foggie

Eksteraj ligiloj

redakti