Magda Barabás Kásler

Magda BARABÁS KÁSLER [baraba:ŝ ka:ŝler] estas rumania hungara kantartistino, instruistino. Ŝi naskiĝis en Deva la 18-an de julio 1936 kaj estas la edzino de kantartisto Béla Barabás.

Kariero redakti

Magda Kásler diplomiĝis pri violonĉelo en universitato pri muziko de Kluĵo en 1960 kaj pri kantado en 1964. En 1960-1961 ŝi estis violonĉelistino de Filharmonia Orkestro de Kluĵo, de 1961 ŝi instruis. Inter 1979 kaj 1995 en muzikliceo de Kluĵo ŝi instruis kantadon. De 1954 ŝi specife okupiĝis pri popolkantoj kaj klasikaj kantoj. Ŝi aperigis kvar kantdiskojn.

Fonto redakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.