Magda Vásárhelyi
VÁSÁRHELYI Magda (va:sa:rheji) estis hungara fortepianistino, instruistino naskita en Nagyenyed la 29-an de julio 1910 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de aprilo 1972.
Magda Vásárhelyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1910 en Aiud |
Morto | 5-an de aprilo 1972 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Ernő Szegedi |
Infanoj | Anikó Szegedi • Enikő Szegedi |
Okupo | |
Okupo | piano instruisto • pianisto |
Kariero redakti
Vásárhelyi 9-jare iĝis studentino de la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Ŝi havigis diplomon de instruistino (1933) kaj diplomon de artisto (1937). En 1933 ŝi estis laŭreato de internacia konkurso de Vieno. Ŝi aperis plurfoje en radio. Parte sole, parte kun sia edzo Ernő Szegedi ŝi ofte koncertis eksterlande (Vieno, Stokholmo, Helsinki, Varsovio, Prago ktp.). De la 1940 jaroj ŝi agadis precipe kiel muzikpedagogo. Ŝi instruis en muziklernejo supera de la ĉefurbo, de 1949 Muzikfaklernejo Bartók Béla. De 1959 ŝi estis fakinspektisto de la infanĥoro de Hungara Radio.
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon[1]