Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Magnus NORDENSVAN (naskiĝis la 12-an de decembro 1850, mortis la 28-an de julio 1903 en Kuopio[1]) estis finna esperantisto.[2] Li verkis la novelojn Alpa rozo, La kristnaska bulko kaj Inter tomboj, kiuj aperis en Esperantaj prozaĵoj (1902).

Magnus Nordensvan
Persona informo
Naskiĝo 12-a de decembro 1850
Morto 28-a de julio 1903
en Kuopio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La plej populara inter ili estas Alpa rozo, klasika[3], leĝera kaj humura novelo[4] verkita en 1898[5]. Ĝi estis represita en A first reader de Eliza Ann Lawrence (1907)[6], en 33 rakontoj (1964) kaj en Trezoro (1989). Marjorie Boulton diris pri ĝi: ĉarma noveleto [...], siaspece eleganta kaj koncize rakontita.[5]

Kristnaska bulko aperis interalie en Nova Esperanta krestomatio (1991).