Târgu Lăpuș
urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Magyarlápos)
Târgu Lăpuș [tırgu ləpuŝ] (hungare: Magyarlápos [madjarla:poŝ], germane: Laposch) estas urbo en distrikto Maramureș en Rumanio, ĉe la supra fluejo de la Lăpuș-rivero sudoriente de Baia Mare. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Boiereni, Borcut, Cătun, Cufoaia, Dămăcușeni, Dobricu Lăpușului, Dumbrava, Fântânele, Groape, Inău, Răzoare, Rogoz, Rohia kaj Stoiceni.
Târgu Lăpuș | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Maramureș | ||||
Alinome | Magyarlápos (hungare), Laposch (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||||
Situo | 47° 27′ N, 23° 52′ O (mapo)47.452523.863055555556Koordinatoj: 47° 27′ N, 23° 52′ O (mapo) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 435600 | ||||
Loĝantaro | |||||
– komunumo | 11.744 (en 2011) | ||||
– vilaĝo | 5,367 (en 2011; 5.844 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 106817 | ||||
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1291. La rumanoj koloniis en la dua parto de 18-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 la urbo apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka).
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Târgu Lăpuș havis 2 671 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 6 412 (rumanoj, 14 % da hungaroj).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Renomaj personoj
redakti- Ferenc Benkő (4-a de januaro 1745 – Nagyenyed, 16-a de decembro 1816): reformit-eklezia verkisto, natursciencisto (mineralogo).
- Zoltán Csizér: kuracisto
- Boldizsár Deák (n. 1980): pentristo, lignoskulptisto
- Annamária Ferenczy (n. 13-a de majo 1926: aktorino.
- Károly Gyulay (n. 30-a de decembro 1934): aktoro, reĝisoro.
- Dezső Kovács (29-a de decembro 1866 – Cluj, 17-a de julio 1935): verkisto, kritikisto, redaktoro.
- Árpád Márton (n. 1955): aktoro, politikisto.
- László Valovits (Târgu Lăpuș, 1945) pentristo, grafikisto.
Eksteraj ligiloj
redaktiVidu ankaŭ
redakti-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono