Maisonnisses

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Maisonnisses estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 213 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Maisonnisses
Mortmonumento de la bosko Thouraud
Mortmonumento de la bosko Thouraud
Mortmonumento de la bosko Thouraud
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Ahun
INSEE kodo 23118 [+]
Poŝtkodo 23150
Kodo laŭ INSEE 23118
Politiko
Urbestro S-ro Serge Meaume
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 213 (1 999)
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°03′49″N 1°53′59″O  /  46.06361°N, 1.89972°O / 46.06361; 1.89972 (Maisonnisses) (mapo) Koordinatoj: 46°03′49″N 1°53′59″O  /  46.06361°N, 1.89972°O / 46.06361; 1.89972 (Maisonnisses) (mapo)
Alto 517 m - 685 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Maisonnisses en Francio
46° 03′ 49″ Nordo 1° 53′ 59″ Oriento / 46.0636111111 °N, 1.89972222222 °O / 46.0636111111; 1.89972222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maisonnisses [+]
vdr

La vilaĝo estas trafluata de la rivero Gartempe.

Geografio redakti

Maisonnisses etendiĝas sur 11,12 km², kaj havis 213 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 19 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Maisonnisses situas je alteco de 685 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Maisonnisses apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Serge Meaume, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Maisonnisses apartenas al la kantono de Ahun, kies ĉefurbo estas Ahun. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Monumentoj redakti

La monumento de la bosko Thouraud estis dediĉita al la 12 rezistantoj, kiuj estis pafmortigitaj de nazioj en 1943.

Vidu ankaŭ redakti