Makatea
Makatea estas plialtiĝinta koralinsulo en la suda parto de la Pacifika Oceano. Ĝi estas parto de la atolo Rangiroa kaj situas en la nordokcidenta parto de la Tuamotuoj, atolgrupo kiu apartenas al Franca Polinezio.
Makatea | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 50′ 0″ S, 148° 15′ 0″ U (mapo)-15.833333333333-148.2580Koordinatoj: 15° 50′ 0″ S, 148° 15′ 0″ U (mapo) | |
Longo | 7,5 km | |
Larĝo | 7 km | |
Areo | 24 km² | |
Plej alta loko | 80 m | |
Loĝantaro | 94 (2003) 3,9 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Moumu | |
Priskribo redakti
Makatea estas 7,5 km longa kaj de nordo al sudo maksimume 7 km larĝa. La insulo altas 80 m super marnivelo. Laŭ censo el 2003 vivis 94 homoj sur la insulo. La ĉefloko estas Moumu je la orienta bordo. Plue ankaŭ estas la forlasita loko Vaitepaua je la orienta bordo kaj la preskaŭ forlasita havenloko Temao je la nordokcidenta bordo. Ambaŭ lokoj datas el la tempo kiam oni elfosi fosfaton sur la insulo. Tio estis inter 1917 kaj 1964. Nuntempe la loĝantoj vivas antaŭ ĉio de agrikulturo kaj fiŝkaptado. Eksportproduktoj estas kopro kaj kokoskrabo (Birgus latro).
Historio redakti
La nederlanda esploristo Jacob Roggeveen donis al la insulo en 1722 la nomon Aurora. La polinezianoj pliposte nomis ĝin Tea Dad (blanka roko).
Eksteraj ligiloj redakti
- france makatea.pf Arkivigite je 2017-09-12 per la retarkivo Wayback Machine
- france Atol-listo
- angle Classification of the French Polynesian atolls by Salvat (1985)